El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis en Pekino la 6-aj Teatraj Olimpikoj

| 2014-12-23
Bookmark and Share


La afiŝo de la 6-aj Teatraj Olimpikoj

 


Foto de iu teatraĵo de la festivalo

 

    Vespere de la 21-a de decembro estis fermita en Pekino la klasika muzikalo La Sono de Muziko, markante la finon de la 2-monataj Teatraj Olimpikoj. En la venonta jaro la 7-aj Olimpikoj okazos en la pola urbo Vroclavo.

 

    La 1-an de novembro inaŭguriĝis la Pekinaj Teatraj Olimpikoj. En la ĉi-foja aranĝo dum 2 monatoj partoprenis 46 verkoj el 22 landoj kaj regionoj, kiuj prezentiĝis pli ol 110 fojojn. La teatraĵojn ĉeestis entute pli ol 110 mil spektantoj. Aparte de la teatraj programeroj, ankaŭ okazis diskutforumoj, simpozioj kaj kursoj pri la teatra arto, en kiuj oni povis rekte komunikiĝi kun diverslandaj artistoj.

 

    La Teatraj Olimpikoj estis lanĉita de tiaj famaj teatristoj kiaj Theodoros Terzopoulos, Suzuki Tadashi kaj Robert Wilson. Kun la sidejo de la internacia komitato en Grekio, la Teatraj Olimpikoj estas ne nur teatra festivalo kun la plej granda influo en la mondo kaj la plej alta akademia nivelo, sed ankaŭ la sola kultura aktivado, kiu ricevis la rajton de la Internacia Olimpika Komitato por uzi la vorton "Olimpikoj". De 1995 ĝi okazis sinsekve en Ateno, la japana urbo Shizuoka, Moskvo, Istanbulo kaj Seulo.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments