Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

La Dombloko Yihe de Nankino estis premiita per la Azi-Pacifika Premio por Konservado de Kulturaj Heredaĵoj de UNESKO por 2014.

| 2014-12-24
Bookmark and Share
Riparita domo en la dombloko Yihe


    La 22-an de decembro la turisma projekto por la Dombloko Yihe de la urbo Nankino, la ĉefurbo de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio, estis oficiale premiita per la Azi-Pacifika Premio por Konservado de Kulturaj Heredaĵoj de UNESKO. La projekto estas honorita pro tio, ke ĝi taŭge faris riparadon al la konstruaĵoj de la epoko de la Ĉina Respubliko (1912-1949). Tiu ĉi projekto efektivigata en Nankino, la tiama ĉefurbo de la tuta lando, estas la sola ĉi-jara premiito de Ĉinio en ĉi tiu flanko.

 

    En la regiono prizorgata de la projekto restas 26 konstruaĵoj starigitaj inter la periodo de 1920 ĝis 1930, kaj la projekto mem estis konceptita por fari la lokon feriejo karakterizata per la kultura allogo de la epoko de la Ĉina Respubliko. La avenuo Yihe, ĉe kiu la dombloko ekzistas, estas fama vidindejo ĉirkaŭ kiu konserviĝas plej multe da ĝardenoj, domoj, ambasadorejoj kaj aliaj konstruaĵoj konstruitaj antaŭ la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento. La dombloko kolektive prezentas la stilon de tiuj jaroj kaj havas grandan historian valoron.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 

 

 

1   2   3   4    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments