Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Plenumita pli ol duono de nacia agadplano de homaj rajtoj

| 2014-12-24
Bookmark and Share

 

    La 23an de decembro en la kunveno pri mezperioda resumo de la "Nacia Agadplano pri Homaj Rajtoj (2012-2015)", Cai Mingzhao, direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris, ke post la laboro en pli ol du jaroj ĉiuj taskoj de la nuna agadplano estis bone plenumitaj, kaj pli ol duono de kvantecaj celoj estis plenumitaj.

 

    Dum la du jaroj la afero de homaj rajtoj de Ĉinio akiris konsiderindajn atingojn: la popola vivnivelo kontinue pliboniĝis, la popolo ĝuis pli da demokrataj rajtoj kaj libereco, la nivelo de jurŝtato kaj homaj rajtoj plialtiĝis, la rajtoj de naciminoritatoj estis pli bone protektataj, la sistemo por certigo de rajtoj de virinoj, infanoj, maljunuloj kaj handikapuloj fariĝis pli kompleta, eduko, trejnado kaj esploro pri homaj rajtoj akiris rimarkindan rezulton, kaj internaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj pri homaj rajtoj akiris novajn progresojn.

 

    Ĉinio jam publikigis dufazajn "Naciajn Agadplanojn pri Homaj Rajtoj". La unuafaza "Nacia Agadplano pri Homaj Rajtoj (2009-2010)" estis plene plenumita.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments