El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio adoptis planon pri reformado de pensio

| 2014-12-24
Bookmark and Share

 

    La 23an de decembro en la 12a sesio de la 12a Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso ĉina vicĉefministro Ma Kai faris raporton pri antaŭenigo de la sistemo pri urba kaj kampara socia sekureco.

 

    La raporto unuafoje difinas, ke la kunveno de la Ŝtata Konsilantaro kaj la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio jam adoptis la planon pri reformado de la sistemo pri la pensia sekureco por oficistoj kaj laborantoj de la ŝtataj organoj kaj institucioj.

 

    La baza ideo de la reformado estas "unueco" kaj "sinkroneco en kvin kampoj". La "unueco" estas, ke kiel entreprenoj la kompartiaj kaj registaraj organoj kaj institucioj efektivigu la saman sistemon pri la pensia sekureco. "Sinkroneco en kvin kampoj" estas, ke la kompartiaj kaj registaraj organoj kaj institucioj samtempe faru la reformadon, samtempe starigu profesian pension kaj sistemon pri la baza pensia sekureco, sinkrone antaŭenpuŝu la reformadon de la sistemo pri la pensia sekureco kaj plibonigon de la salajra sistemo, sinkrone faru la reformadon pri trakt-ĝustiga sistemo kaj kalkula metodo, kaj dume la reformado estu sinkrone plenumata en la tuta lando.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments