El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭgurita ĉina halo en UN-sidejo

| 2014-12-25
Bookmark and Share


Liu Jieyi dum parolo en la inaŭguro

 

    La 22an de decembro en Nov-jorko estis inaŭgurita ĉina halo en UN-sidejo. Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris en la inaŭguro, ke la ĉina registaro subtenas la infrastrukturan projekton de UN, kaj en la jaro 2011 enmetis kapitalon por renovigi la orientan halon de la asemblea domo de UN. Post tri jaroj estis finkonstruita la halo kun ĉina gusto, kaj ĝi estas harmonia kun la ĉirkaŭa medio. La halo estas alia mejloŝtono de kunlaboro inter Ĉinio kaj UN.

 

    Tegegnework Gettu, vic-ĝenerala sekretario de UN, legis la gratulan mesaĝon de Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN. Li dankis la ĉinan registaron por ĝia subteno al la infrastruktura projekto de UN. Senditoj el pluraj landoj al UN kaj raportistoj ĉeestis la inaŭguron.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments