El Popola Ĉinio>头条新闻>

NASA faris la plej klaran foton pri sunerupcio

| 2014-12-26
Bookmark and Share

 

    Laŭ la raporto de amaskomunikilo farita en la 25-a de decembro, la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio (NASA) de Usono publikigis la plej klaran foton de la flamoj de sunerupcio faritan lastatempe per NuSTAR, teleskopo por altenergiaj X-radioj ĉefe el malproksimaj galaksioj kaj nigraj truoj.

 

    La teleskopo pafita al la universo en la jaro 2012 observas stelojn per X-radioj, kaj oni plilongigis ĝian servan periodon ĝis la jaro 2016 post la finiĝo de ĝia tasko laŭplane en 2 jaroj. Ĝi sukcese mezuris la rotacian rapidecon de nigra truo kaj fotis la flamojn de la suno.

 

    Laŭ sciencistoj, la foto atestas ke la teleskopo NuSTAR povas funkcii ankaŭ por kolekti datumojn pri la suno, kaj tio helpos trovi la respondojn al la demandoj nesolvitaj dum dekoj da jaroj. La sciencistoj esperas, ke NuSTAR helpu ilin evidentigi la ekziston de mikro-flamoj sur la suno, kaj fine klarigi kial la atmosfero de la suno estas multe pli varma ol ĝia surfaco.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments