El Popola Ĉinio>头条新闻>

60-jara jubileo de la Sichuan-Tibeta kaj Qinghai-Tibeta Aŭtoŝoseoj

| 2014-12-26
Bookmark and Share

Soldato pene laboras por konstrui la ŝoseon en la jaro 1953.

    La kuranta jaro estas la 60-jara jubileo de la ekfunkciigo de la Sichuan-Tibeta kaj Qinghai-Tibeta Aŭtoŝoseoj. La 25-an de decembro 1954, estis finkonstruitaj la du supre menciitaj ŝoseoj al Tibeto. En tiu jaro pli ol cent mil armeanoj kaj civiluloj unuiĝis en malfacilaj kondiĉoj kaj pene laboris por fini la historion de Tibeto, al kiu mankis aŭtoŝoseoj.

 

    Post kelkfojaj rekonstruado kaj plibonigado lanĉitaj en la 1990-aj jaroj, nun eblas, ke aŭtoj veturu sur la ŝoseoj eĉ en pluv-sezono kaj malvarmega vintro. Pro tio, pli kaj pli multaj homoj veturas inter Sichuan kaj Tibeto, kaj inter Qinghai kaj Tibeto kaj profitas de tiu ĉi eblo.

 

    La ekfunkciigo de la aŭtoŝoseoj ludis gravan rolon por antaŭenpuŝi la ŝanĝiĝon de la malnova socia sistemo de Tibeto, disvolvi ĝiajn ekonomion kaj socion, stabiligi la landlimajn regionojn en sudokcidenta Ĉinio kaj unuigi la tieajn nacimalplimultojn.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

1  2  3  4  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments