El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Laŭ melodio Zhegutian

| 2014-12-29
Bookmark and Share

 

Song Qi (998~1061)

—Laŭ melodio Zhegutian (Pedrika ĉielo)

En streta strato min renkontis ĉaro.

Ekvoko mian animon fortiris.

Mankis al ni feniksa flugilparo,

Sed am' en niaj koroj tuj inspiris.

Ĉambro el oro

Kun jadaj haloj.

Imponas ĉaroj kaj drakaj ĉevaloj.

Mi plendas, ke jam foras Fe-insulo,

Ol kiu dekmiloble vi pli foras.

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

=0/ 0-0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

=0/ 0=0/

0=0/ =0/

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Song Qi(998~1061), kun adoltiĝa nomo Song Zijing, estis lokano de Anlu-gubernio de Anzhou (en nuna Hubei-provinco). Poste li transloĝiĝis al Yongqiu de Kaifeng (nuna Qi-gubernio de Henan-provinco). Song Qi kaj lia frato Song Yang ambaŭ sukcese trapasis la metropolan ekzamenon en 1024 kaj ĝuis saman famon. Poste Song Qi funkciis en Kortego kiel akademiano kaj ministro. Song Qi redaktis la libron Nova Historio de Tang-dinastio kune kun Ouyang Xiu. Tiam oni nomis Song Qi kaj lian fraton “eta Song kaj pliaĝa Song”. Song Qi havis kromnomon Ministro de Abrikoto pro lia verso “Sur abrikota branĉo printempo viglas brue.” Song Qi havis verkaron el 150 volumoj, sed bedaŭrinde la verkaro ne konserviĝis ĝis nun.

 

    Laŭ onidiro, tiu ĉi poemo koncernis iun interesan epozodon:

 

    Foje Song Qi iris preter Fantai-strato kaj hazarde renkontis kelke da palacaj ĉaroj. En urĝeco li ne havis tempon eviti. Tiam iu levis kurtenon de la ĉaro kaj ekkriis:“Jen Talenta Eta Song!”

 

    Ege surprizite Song Qi revenis hejmen kaj verkis la poemon. Ekster lia atendo la poemo atingis en palacon kaj la imperiestro Song Renzong persone demandis: Kiu el kioma ĉaro vokis?

 

    Tiam iu palacanino mem konfesis:“Okaze de palaca festeno ni subvidis la akademianon ĉeestantan. Tiam multaj palacanoj flustre nomis lin Talenta Eta Song. Tial, kiam mi revidis lin survoje, mi ekkriis pretervole.” La imperiestro alvenigis Song Qi kaj afable demandis lin pri tio. Ŝokite Song Qi ne sciis kiel respondi. Sed la imperiestro diris kun rido:“Ne foras Fe-insulo.” kaj donacis al li la palacaninon.

 

    Fakte pluraj versoj en tiu ĉi poemo de Song Qi estis ĉitaĵo el poemoj de Li Shangyin kaj Li Yu, sed tre lerte kaj nature legataj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments