El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Laŭ melodio Printempo en Jada Pavilono

| 2014-12-29
Bookmark and Share

 

Song Qi (998 ~ 1061)

—Laŭ melodio Printempo en Jada Pavilono

Pejzaĝo en easta antaŭurbo allogas.

Ondaro bonvenigas boaton asidue.

Leĝeras matena frosto ekster salikombro.

Sur abrikota branĉo printempo viglas brue.

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

0=0/ 0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0-0/ =0/ =0/ 0=0/ =0/ =0/

Se plezuro raras en nia viv' efemera,

Kial ne taksu ĝojridon pliinda prefere?

Levante vintason mi petas subiran sunon:

Ankoraŭ momenton pribrilu florojn vespere!

-0/ =0/ =0/ 0=0/ =0/ 0=0/

=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/ 0=0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Song Qi(998~1061), kun adoltiĝa nomo Song Zijing, estis lokano de Anlu-gubernio de Anzhou (en nuna Hubei-provinco) en la Norda Song-dinastio. Junaĝe Song Qi kun sia pliaĝa frato Song Yang lernis kune en fremda loko sub varto de sia patro. Poste la fratoj revenis al sia hejmloko, disiĝinte de la patro. En 1024 la du fratoj samtempe sukcese trapasis la metropolan ekzamenon. Song Qi gajnis la ĉampionon, kaj Song Yang la trian lokon. Sed la Imperiestra Patrino opiniis, ke la pli juna frato ne devas okupi pli superan vicon ol la pli aĝa frato, tial ŝi ŝanĝis la vicon de la du fratoj. Poste Song Qi funkciis kiel ministro. Pro eminenta kapablo en beletro la du fratoj estis nomataj “pliaĝa Song kaj eta Song”. Song Qi redaktis la libron Nova Historio de Tang-dinastio kune kun Ouyang Xiu. En la Plena Kolekto de Song-ĉioj estis 6 poemoj de Song Qi.

 

    El la poemoj de Song Qi, la plej fama estis tiu ĉi peco Laŭ melodio Printempo en Jada Pavilono. Song Qi eĉ havis kromnomon Ministro de Abrikoto pro la verso “Sur abrikota branĉo printempo viglas brue”.

 

    La unua strofo skribis pri la ĉarma pejzaĝo en la frua printempo. La unua verso redonis la elkoran admiron de la poeto pri la printempo. Ni ŝatus demandi: Kial kaj kiom allogis la pejzaĝo en la easta antaŭurbo? La sekvaj tri versoj respondis pri tio. Rigardu al la printempa lago, kies ruliĝanta ondaro kvazaŭ bonvenigis la plezurboatojn de la ekskursantoj. La tria kaj kvara versoj skribis respektive pri la belo “ekster salikombro” kaj “Sur abrikota branĉo”,prezentante al ni viglan kaj buntan bildon.

 

    La dua strofo skribis pri la kora sento de la poeto. Nia poeto sentis la vivon tiel efemera kiel sonĝo. Se la tempo flugis fulme rapide, do ni devis kapti ĉiun minuton por ĝui la raran plezuron. Poeto ne volis forlasi mallongan “ĝojridon” el la bela printempo. Tio respegulis la altan takson kaj veran amon al la printempa tempo far aŭtoro. La furoro de la poemo konvinke pruvis: Ne la poeto faras verson fama, sed la verso faras poeton fama.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments