El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Responde al poemo de Ziyou

| 2014-12-29
Bookmark and Share

 

Su Shi (1037~1101)

Responde al poemo de Ziyou

Al kio similas la homa vivo? —

Fluganta ostardo* sur neĝa ruro.

Hazarde orienten okcidenten

restis sur neĝ' makuloj de ungspuro.

Bonzo mortis, iĝis nova pagodo.

Malaperis malnova skrib' sur muro.

Ĉu vi ankoraŭ memoras pri nia

malfacila sur azenaĉ' veturo?

* ostardo (sovaĝa ansero)

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

=0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/0=0/ =0/ =0/

0-0/ =0/ 0=0/ 0=0/

-0/ =0/ 0-0/ =0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Tiu ĉi poemo estis versita de Su Shi (kun adoltiĝa nomo Su Zizhan), literaturisto kaj poeto de Song-dinastio. Okazis tiel: Su Zhe (kun adoltiĝa nomo Su Ziyou), la plijuna frato de Su Shi, verkis poemon kun titolo Rememoro pri Mianchi al mia frato Zizhan. Su Shi do verkis tiun poemon kun titolo Responde al poemo de Ziyou.

 

    La ĉefa ideo de la poemo de Su Zhe estis rememoro pri paseo. Ĉar 19-jara Su Zhe estis nomumita kiel ĉefsekretario de Mianci-gubernio (li ne venis al la posteno pro sukcesa trapaso de metropola ekzameno). En 1056 Su Zhe refoje venis al Mianci dum sia veturo al metropolo por partopreno en ŝtata ekzameno kune kun siaj patro kaj pliaĝa frato Su Shi. Tiam ili vizitis al ĉi-tiea bonzejo kaj faris skribon sur muro, tial en lia poemo legiĝis tia verso:“Ĉu popolanoj sciis ke mi tie/ funkciis? Kaj ni surskribis sur muro.” Su Zhe sentis, ke tiuj travivaĵoj okazis ofte pro hazardo. Se li ne havis intiman rilaton kun Mianci laŭ antaŭdestino, kial li foje-refoje venis al Mianci? Tamen, se li jes havis la intiman rilaton kun Mianci, kial li ne povis resti tie por pli longa tempo? Tio vekis suspiron de Su Zhe. Kaj, inspirite de la suspiro de Su Zhe, la pliaĝa frato Su Shi donis ankoraŭ pli profundan komenton pri homa vivo. Tio estis la unuaj kvar versoj de tiu ĉi poemo.

 

    Laŭ opinio de Su Shi, ne nur la konkretaj vivspuroj de homo estis ne certaj, eĉ la tuta vivo de homo ankaŭ estis agnostike plena de neantaŭscieblaj eventoj. Tio tre similis al sovaĝa ansero, kiu ie aŭ tie restigis ungspurojn sur neĝo tute hazarde. Post degelo de la neĝo, ĉio neniiĝis senspura. Do, ĉu ekzistis en la lando de ombroj mistera forto, kiu povis regi tiajn agojn? Se homa vivo konsistis el sennombraj punktoj sur koordinato, ĉu inter tiuj punktoj estis ia leĝo konebla? Juna Su Shi donis tiajn demandon kaj suspiron pri homa vivo. Tamen, agnostikismo ne signifis nihilismon. Kvankam la paseo jam forpasis, tamen ni ne povis aserti, ke ĝi neniam okazis. Ekzemple la travivaĵo veturi per lama azeno sur monta vojo de Xiaoshan ankaŭ estis ia sperto, trejniteco kaj riĉeco de homa vivo, ĉu ne? Tial, kvankam la homa vivo estis ŝanĝiĝema, tamen ni nenial devis cedi kaj forlasi nian penadon. Kvankam hazardo ofte vidiĝis en multaj aferoj, tamen ni ne devis ĉesigi nian strebadon pri neceseco. Fakte, kiel povus sukcese trapasi la metropolan ekzamenon sen granda penado? Tia estis sinteno de Su Shi: Kaj profunde esplori la esencon de la homa vivo, kaj ĉiam resti optimisma en ĉia malfacilo. Lia vivkoncepto prezentiĝis ĉi-tie miniature.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments