El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Umeo

| 2014-12-29
Bookmark and Share

 

Lu You (1125 ~ 1210)

Umeo

—Laŭ melodio Busuanzi

Ekster stafet-dom', ĉe pont' rompita,

Sen kompan' ŝi floras forlasita.

Jam ŝi sola dronas en ĉagren' dum vesperiĝo,

Plie ŝin atakas vent' kaj pluvo.

=0/ -0/ =0/ =0/ =0/

-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

=0/ -0/ =0/ =0/ =0/

Pri printemp' pretendi ŝi ne emas,

Al l' aliaj envii lasante.

Eĉ se la petaloj iĝos kot' post fal' kaj treto,

Restos ŝia bonodor' senŝanĝe.

=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ 0=0/ 0=0/

-0/ -0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

--- Esp-a eldono de Poemoj de Maŭ Zedong p.44

 

    Lu You (1125 ~ 1210),kun adoltiĝa nomo Lu Wuguan kaj literatura alnomo Senbridema Avo, estis lokano de Shanyin de Yuezhou (en nuna Shaoxing de Zhejiang-provinco). Lu You estis fama poeto de la Suda Song-dinastio. Li diligente verkadis dum tuta vivo, restigante ĝis nun pli ol naŭmil poemojn kun bunta enhavo. Bedaŭrinde el liaj verkaĵoj nur malpli ol milono havis esperantigon.

 

    Tiu ĉi Umeo estis poemo pri objekto. Ekzistis en la ĉina poezio du specoj de la poemoj pri objekto. La unua speco kantis rekte pri la versata objekto. La dua speco aludis per la versata objekto kanti pri aliaj alegorioj kaj sentoj. Tiu ĉi Umeo apartenis al la dua speco. Per la umeo la aŭtoro esprimis sian ideon kaj bonvirtan personecon.

 

    La kvar versoj en la unua strofo “pentras kaj pejzaĝon kaj senton”, koncentre prezentante la malfacilan situacion de la umeo: en danĝera medio, kun malfeliĉaj travivaĵoj. Ĝi troviĝis en dezerta vilaĝo, ekster stafet-dom', ĉe pont' rompita, en izoleco, mem floris kaj falis. Neniu zorgis aŭ aprezis ĝin. De la serio da priskriboj legantoj povis percepti la senton de la aŭtoro en speciala medio: ŝi sola dronas en ĉagren' dum vesperiĝo sub vento kaj pluvo.

 

    La dua strofo skribis pri la nobla spirito kaj vivkoncepto de umeo: Vivante en la mondo, umeo neniam volas pavi pri sia belo, nek volas flati al la vulgara publiko allogante viziton de abeloj kaj papilioj. Tial la tempo de ĝia disfloro karakteras cedeme. Ĝi ne konkuras kun cent floroj pri la printempo nek kun krizantemoj pri la aŭtuno, sed nur floras en la frosta sezono vintro sub neĝo kaj glacio. Tamen, malgraŭ tio ĝi ankoraŭ vekas ĵaluzon de aliaj floroj. Al la ofendoj aŭ miskomprenoj far aliaj ĝi tenas sin indiferenta. Iru sian propran vojon, ignorante alies babilojn! Per sia senŝanĝemo kontraŭ la ĉiama ŝanĝado. Mi strebas nur al la nobliĝo kaj pureco de spirito. Eĉ se la petaloj falis, iĝis koto aŭ polvoj sub tretoj. Mia bonvirto restu en la mondo, same kiel mia bonodoro. Tio ja estis la deklaro de la poeto pri sia personeco, senpenta kaj senŝanceliĝema, ĉiam antaŭen! Tiu ĉi poemo kun subtila priskribo kaj profunda senco, ja estis brila peco inter poemoj pri umeo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments