El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aldoniĝas 105 novaj siberiaj tigroj al la Heilongjiang-a Parko

| 2014-12-29
Bookmark and Share

 

    La Parko de Siberiaj Tigroj en Heilongjiang-provinco, la plej granda reproduktiĝa bazo de siberiaj tigroj en la mondo, informis, ke ĝia reproduktiĝa plano estis jam plenumita, kaj al la parko aldoniĝas 105 novnaskitoj en la jaro 2014.

 

    Nun estas pli ol 1 000 siberiaj tigroj en la parko. Por garantii la bonan specion de la tigro en la pasintaj dek jaroj la parko elektis tigrojn por reproduktiĝo. La reproduktiĝo ĉiujare estas bone planata, kaj la totala nombro estas regata ĝis mil.

 

    La siberia tigro vivas en malvarmaj zonoj en nordorienta Ĉinio kaj Siberio de Rusio, kaj la Internacia Sovaĝbesta Fondaĵo enlistigis ĝin kiel unu el la dek endanĝeritaj bestoj en la mondo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments