El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dinosaŭraj piedsignoj malkovritaj en Zigong, Sichuan

| 2014-12-29
Bookmark and Share

 

    En la jaro 2009 oni trovis 19 grandajn piedsignojn ĉe iu deklivo de la monto Longguan en la gubernio Fushun de Sichuan-provinco. Komence oni pensis, ke ili estis piedsignoj de rinocero. Post esplorado fakuloj opiniis, ke ili plej verŝajne estas piedsignoj de lacerta dinosaŭro antaŭ 200 milionoj da jaroj, kiu estis dupieda aŭ iafoje dupiede ira. Ili estas la plej fruaj piedsignoj de lacerta dinosaŭro malkovritaj en Ĉinio. Nun la rezulto de tiu malkovro estis publikigita en fremdlanda akademia revuo.

 

    La 19 piedsignoj averaĝe longas je 40 cm. kaj larĝas je 20 cm., tial fakuloj deduktis, ke ĝia faranto estis longa je 7-8 metroj. La 19 piedsignoj turniĝas internen al la centra linio, kaj tio estas la paŝmaniero de dinosaŭroj, malsama ol tiuj de fruaj lacertoj en norda Ameriko kaj Eŭropo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments