El Popola Ĉinio>头条新闻>

La aviadilo QZ8501 de AirAsia perdis kontakton

| 2014-12-29
Bookmark and Share

 

    Je la 6-a horo kaj 17 minutoj de la 28-a de decembro laŭ la loka tempo la pasaĝera aviadilo QZ8501 de la aviada kompanio AirAsia, perdis kontakton kun surtera regoturo dum sia flugo de Surabaya de Indonezio al Singapuro.

 

    La aviadilo ekflugis je la 5-a horo kaj 20 minutoj kaj laŭplane ĝi devis atingi Singapuron je la 8-a horo kaj 30 minutoj. En la aviadilo estis 155 pasaĝeroj kaj 6 aviadilskipanoj. Inter la pasaĝeroj estis 138 plenaĝuloj, 16 infanoj kaj unu bebo. Inter ili estis 149 indonezianoj, 3 koreoj, unu malajziano, unu singapurano kaj unu brito.

 

    Laŭ konigo de rilata oficisto de la Civila Aviado de Indonezio, antaŭ la perdiĝo de kontakto, la aviadilo flugis je la alteco de 32 mil futoj. Ĝia piloto iam petis flugi maldekstren kaj levi flugaltecon al 38 mil futoj por eviti nubojn. Post tio perdiĝis la kontakto inter la aviadilo kaj la surtera reg-turo. Laŭ rilata meteologia donitaĵo, la aviadilo eble renkontiĝis kun fulmotondro.

 

    Nun kelkaj landoj faras serĉadon en marareo ĉe Kepulauan Bangka Belitung, kie la aviadilo malaperis laŭsuspekte.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments