El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Disvastigi Esperanton en Xiamen

| 2014-12-29
Bookmark and Share

 

    La 28-an de decembro okazis la 4-a kunveno de la 6-a konsilio de la Xiamen-a Softscienca Asocio en la urbo Xiamen, suda Ĉinio. Kaptante la okazon de la amuza vespero por tiu ĉi kunveno, Yu Ximei, ĝenerala sekretario de la Xiamen-a Esperanto-Asocio, gvidis siajn lernantojn prezenti programeron per Esperanto: ili kune laŭtlegis la poemon Ho, Mia Kor'.

 

    La prezentaĵo estis aplaŭdita de la ĉeestantoj pro ĝia taŭga aranĝo kaj entuziasma laŭtlegado. Preskaŭ ducent ĉeestantoj tuj interesiĝis pri la internacia lingvo, kvankam multaj el ili unuafoje eksciis pri Esperanto. Tiel Esperanto altiris grandan atenton de la loĝantoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments