Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Malgrandan eĥon elvokis la politiko: "permesi al la geedzoj, unu el kiuj estas la sola infano de la familio, naski la duan infanon"

| 2014-12-29
Bookmark and Share

 

    Dum la jaro 2014 fariĝis ofte priparolata temo inter la ĉinaj junaj geedzoj la demando: "Ĉu vi volas naski la duan infanon?"

 

    En la komenco de la jaro 2014 estis prove ekpraktikata en kelkaj provincoj kaj urboj de Ĉinio la politiko: "permesi al la geedzoj, unu el kiuj estas la sola infano de la familio, naski la duan infanon". Ĝi tamen elvokis relative malgrandan eĥon en diversaj gradoj. Lastatempe la Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia planado konfirmis, ke ĉ. 700 mil geedzoj, kiuj konformas al la kondiĉo de la politiko, prezentis peton por naski la duan infanon. Tamen laŭ antaŭkalkulo de la rilata registara instanco ĉiu-jare 2 milionoj da geedzoj devus fari la peton. Do estas granda diferenco inter la du nombroj. Iu enketo montris, ke 60% de la geedzoj, kiuj konformas al la kondiĉo de la politiko, ne volas naski pro tro granda vivpremo aŭ pro tre granda elspezo por naski kaj vivteni infanon.

 

    Konsiderante el negativa flanko, tiuj geedzoj ne volas naski la duan infanon pro la kosto de vivado, tiu de vivtenado de infano kaj tiu de tempo. Konsiderante el pozitiva flanko, sekve de la plialtigo de la vivnivelo de ĉinoj la naskado ne plu estas rigardata kiel devo por daŭrigi la familian linion, kaj multaj homoj ne plu atendas, ke iliaj infanoj donos al ili vivrimedon, kiam ili maljuniĝos. Probable, tio estas progreso de la socio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments