El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pentraĵoj sur ovoŝeloj pri la Jaro de Ŝafo

| 2014-12-30
Bookmark and Share

    La 28-an de decembro raportisto faris fotojn pri Fan Xiaolei, metiistino pri pentrado sur ovoŝeloj, kaj pri ŝiaj verkoj kun la temo de la venonta Jaro de Ŝafo laŭ la tradicia kulturo de Ĉinio.

 

Fan Xiaolei pentras sur ovoŝelo.

 

    Laŭ la ĉina tradicio, la venonta jaro 2015 estas la Jaro de Ŝafo, kaj ĝi komenciĝos post la Printempa Festo -- do ne laŭ la moderna suna kalendaro. Por bonvenigi la tuj venontan novan jaron laŭ la suna kalendaro kaj la iom pli poste alvenontan ŝafan jaron, Fan Xiaolei faris pentraĵojn sur ovoŝeloj, kiuj temas pri ŝafoj, kaproj kaj aliaj bonaŭguraj esprimoj, ekzemple Sanyang Kaitai.

 

Verko pri Sanyang Kaitai (kun tri ŝafoj komenciĝas prospero) farita de Fan Xiaolei.

 

    Sanyang Kaitai (kun tri ŝafoj komenciĝas prospero) estas homonimo de la ĉina idiomaĵo Sanyang Kaitai (kun tri jang-oj komenciĝas prospero). La lasta havas la signifon: la novjaro heroldas renoviĝon kaj ŝanĝiĝon de la sorto. La idiomaĵo venas de la Libro de Ŝanĝiĝoj, klasika sortodivena libro de antikva Ĉinio. Oni ĉiam uzas la idiomaĵon kiel esprimon por beno en la jarkomenco, kaj ĝi estas ofte videbla kaj vaste konata en la ĉina tradicia kulturo.

 

Verko pri Sanyang Kaitai (kun tri ŝafoj komenciĝas prospero) farita de Fan Xiaolei.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments