Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

"Ĉinaj pladoj" en diversaj landoj (1)

| 2014-12-30
Bookmark and Share

    Korea Jajangmyeon

 


Korea Jajangmyeon (dekstre estas ĝia origino)

 

    Kiel najbara lando de Ĉinio, Koreio estis profunde influata de la antikva ĉina kulturo, kaj certe tio inkludis la kuirarton. Sed, tie troviĝas kelkaj "ne-ĉinaj" ĉinaj manĝaĵoj. Ekzemple la nuna korea plado de nudeloj: Jajangmyeon. Ĝi devenis de la provinco Shandong en orienta Ĉinio, tamen ĝia gusto en Koreio estas dolĉa -- ne tiel simila al sia origina plado. Ĉirkaŭ la jaro 1900, por eviti militojn, multaj ĉinoj migris al la korea duoninsulo el la provinco Shandong. Ĝis la jaro 1948, Wang Songshan, ĉino kiu vendis gustigaĵojn en Koreio, aldonis karamelon al la ĉina fritita saŭco uzata en la ĉina nudel-plado, kaj naskiĝis la speciala korea versio de tiu saŭco. Post la Korea Milito, la faruno veninta kiel helpo el Usono estis vaste akceptita de koreoj (kiuj prenas rizon kiel ĉefmanĝaĵon) kaj populariĝis nudeloj faritaj el tritika faruno. Tiel, la malmultekosta Jajangmyeon disvastiĝis en la Korea Respubliko.

 

    Japana Ramen

 


Japana Ramen (dekstre estas ĝia origino)

 

    Japanio estas iom pli malproksima najbaro de Ĉinio, kaj ankaŭ tieaj ĉinaj manĝaĵoj estas diferencaj kompare kun tiuj en ilia origina lando. En la jaro 1910 japano Ozaki Kan'ichi dungis 12 ĉinajn kuiristojn kaj malfermis la restoracion Rairaiken en Tokio, kaj servis ĉefe per ĉinaj pladoj kun la gusto adaptita al la prefero de japanoj. Laŭdire la restoracio estis pioniro de la japanstilaj ĉinaj restoracioj. Ĝia plej granda kontribuo estas la invento de Ramen, japana manĝaĵo konsistigita de supo kaj nudeloj. Ramen estas "plibonigita" laŭ japana gusto el ĉina plado de nudeloj en supo. Ŝajne ankaŭ la prononco de la vorto Ramen estas prenita el vorto en la kantona dialekto. Sed, indiferente de tio, kiaj nudeloj estas en ĝi, la japana Ramen, en la vidpunkto de la materialo, la kuirarto kaj la gusto, ankoraŭ konservas nemalmultajn apartecojn de pastaĵoj en suda Ĉinio.

 

    Tenshindon

 


Tenshindon

 

    La unuigo de la ĉinstila kuirarto kaj la japanaj materialo kaj gusto produktis la "ĉinajn pladojn" apartajn de Japanio. La plej tipa ekzemplo estas Tenshindon. Ĝi estas fama plado en Japanio: kunfriti krabaĵon kaj ovon en plato, kaj per la kunfritaĵo kovri vaporumitan rizaĵon, kaj fine gustigi la pladon per dika tavolo de saŭco. Kvankam la nomo Tenshindon venis de Tianjin, orienta marborda urbo de Ĉinio, tamen tie tute ne troviĝas tia plado. Ĝia plej proksima parenco ekzistas en Kantono: kune kuiritaj ovoj kaj senŝeligitaj salikokoj. Laŭdire, la japana plado estis kreita de la tria-generacia mastro de Rairaiken pro manko de manĝajoj post la Dua Mondmilio. Ĝi prenis la nomon de Tianjin nur pro tio, ke tiam oni uzis la rizon de tiu ĉi urbo por fari rizaĵon en la plado.

 

    Japana Mabodofu

 


Japana Mabodofu (maldesktre estas la ĉina Mapo doufu)

 

    Fakte, multaj "ĉinaj pladoj" de Japanio estas tute malsamaj ol siaj originaj pladoj en Ĉinio. Ekzemple la plado Mabodofu (ĉine Mapo doufu): laŭ la normala japana kuirarto en la plado oni apenaŭ enmetas saŭcon el fermentitaj sojfaboj kaj zantoksilaj semoj kiuj ĉiam estas uzataj en la pladoj de la provinco Sichuan -- la hejmoloko de Mapo doufu kaj fama origina loko de aliaj pikaj manĝaĵoj ĉinaj. Por konservi similajn koloron kaj pikecon kiel la origina plado japanoj uzas tomatan saŭcon kaj pipron kiel gustigaĵojn. Ankaŭ aliaj ĉinaj pladoj popularaj en la najbara lando de Ĉinio spertis similan "plibonigon", kaj iliaj gustoj emas fariĝi pli dolĉaj.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments