El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Sopiro al antikvuloj ĉe la Ruĝa Klifo

| 2014-12-30
Bookmark and Share

 

Su Shi (1036~1101)

Sopiro al antikvuloj ĉe la Ruĝa Klifo

—Laŭ melodio Niannujiao (ĉarma kantistino)

Fluas orienten la granda rivero,

Kies ondoj ĉiam portis

En jarmiloj heroojn al malapero.

=0/ -0/ =0/ 0=0/ 0=0/

=0/ =0/ =0/ =0/

-0/ =0/ 0=0/ 0-0/ =0/

Okcidente de la antikva fortreso,

La Ruĝa Klifo, laŭdire,

Kie generalo Zhou Yu per sukceso

Konkeris famon akire.

-0/ =0/ -0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ =0/ 0=0/

=0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ 0=0/

Rokoj ĉielen pikantaj senorde,

Sturmaj ondoj plaŭdaj borde,

Rullevas milojn da neĝo-amasoj.

=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

=0/ =0/ =0/ =0/

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

Ho, pitoreskas rivero kaj montoj.

Siatempe laŭ rakontoj

Kiom bravuloj rolis per trapasoj!

0-0/ =0/ 0=0/ 0=0/

-0/ =0/ -0/ =0/

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

Vagas mia penso al tempo fora

Pri generalo Zhou Yu, la heroo glora:

Nelonge post novedziĝo,

Altspirita de feliĉo,

=0/ =0/ =0/ 0=0/ =0/

0-0/ =0/ -0/ -0/ =0/ =0/

0=0/ 0-0/ 0=0/

-0/ =0/ -0/ =0/

Kaj aplomba kun pluma ventumilo,

Silka kaptuko laŭ klerula stilo.

Dum irad' de lia rida babilo,

La potenca malamika armeo

Jam polviĝis fatale al pereo.

-0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

-0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

0-0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

Spirite mi venas al lando malreala.

Oni eble mokus min tro sentimentala,

Eĉ frue griziĝi blankhara.

0=0/ 0=0/ 0=0/ -0/ =0/

=0/ =0/ =0/ -0/0-0/ =0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

Vivo ja similas al sonĝo efemera.

Verŝante al torenta fluo

Mi tostu al luno rivera!

=0/ -0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

0=0 /-0/ =0/ =0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Su Shi(1037~1101),kun adoltiĝa nomo Su Zizhan kaj memtitolo Emerita Klerulo Dongpo, estis lokano de Meishan (en nuna Sichuan-provinco). Su Shi sukcese trapasis la metropolan ekzamenon en 1057. Li estis fama literaturisto, unu el la Ok Majstraj Verkistoj de Tang- kaj Song-dinastioj (618 ~1279).

 

    Su Shi verkis iom da poemoj kaj prozoj pri la novaj leĝoj de Kortego. Liaj politikaj malamikoj teksis kalumniojn per tiuj verkaĵoj kaj kulpigis Su Shi, tiel li estis degradite ekzilita en 1080 al Huangzhou (en nuna Hubei-provinco). En la sepa monato de 1082, Su Shi boate ekskursis al la Ruĝa Klifo. Fronte al la antikva batalkampo, nia poeto multe pensis suspire kaj faris tiun poemon konatan kiel senprecedence brava ci-o. La poemo konsistis el du strofoj:

 

    La unua strofo: Kanto pri la Ruĝa Klifo. Per versoj pri la antikva batalkampo la aŭtoro esprimis sian admiron al la herooj en pasinteco. Se ni resumas per unu vorto: Animskua belo!

 

    La dua strofo: Rememoro pri Zhou Yu (175 ~ 210). Per admiro al la fama generalo Zhou Yu nia poeto suspiris pri sia nemenciinda vivo. Se ni resumas per unu vorto: Romantika sentimentaleco!

 

    Versante tiun poemon, Su Shi jam aĝis 47-jara. Li ne nur ne havis honorindajn meritojn, male eĉ fariĝis ekzilito en Huangzhou. Li pensis pri Zhou Yu, la fama ĉefkomandanto de armeoj de Wu-regno, kiu kreis fierindan meriton kaj ĝuis gloron en sia iom-pli-ol 30-jara aĝo. Su Shi sentis honton pro tia komparo. La impona pejzaĝo kaj meritoj de herooj vekis ĉe Su Shi emocion kaj ankaŭ ĉagrenon, ke li ne povis uzi siajn kapablojn krei meriton. Tiel, de rememoro pri paseo la poeto ekbedaŭris pri sia propra sorto kaj suspire veis, ke “Vivo ja similas al sonĝo”. Li nur povis levi vinglason,per drinko kun la vento sur rivero kaj la luno en akvo por forigi sian malĝojon.

 

    Antaŭ ol Su Shi, tia versado pri iompona pejzaĝo kaj heroa merito neniam aperis en kreado de ĉinaj ci-oj. Su Shi mirinde kunfandis pejzaĝon, heroon kaj filozofian mediton en unu poemon, donante artan ĝuon de belo al legantoj. Tio estis plej vaste konata kaj plej influa peco inter ci-oj de Song-dinastio, estis ankaŭ rigardata kiel la plej eminenta reprezentanto de liberlasa stilo de ci-istoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments