El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Ŝanĝema tempo

| 2014-12-30
Bookmark and Share

 

Yan Shu (991~1055)

Ŝanĝema tempo

— Laŭ melodio Huanxisha (Silk-lava Rojo)

Post nova kanto sekvas drinklivero.

Malnova laŭb' kun lastjara vetero.

Kiam okazos la sun-reapero?

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

=0/ 0=0/ 0-0/ 0=0/

Disfalas floroj en velkad' forsvena.

Ŝajne konatas hirundpar' revena.

Promenas mi sola sur pad' ĝardena.

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Yan Shu (991~1055),kun adoltiĝa nomo Yan Tongshu, estis lokano de Linchuan (en nuna Fuzhou de Jiang'xi-provinco). Li estis grava verkisto en la Norda Song-dinastio, precipe lerta en versado de ci-oj (fiksformaj poemoj). Lia sepa filo nomiĝis Yan Jidao(1037~1110). En la rondo de ci-istoj de la Norda Song-dinastio, Yan Shu kaj Yan Jidao kune ĝuis la kromnomojn de “pliaĝa Yan” kaj “eta Yan”.

 

    Tiu ĉi poemo Ŝanĝema Tempo estis reprezenta versaĵo de Yan Shu. Ĝi skribis pri bedaŭro en malfrua printempo kaj sopiro pri la forpasema tempo, ankaŭ kun kaŝita memoro pri malnova bonkonato.

 

    La unua strofo ripetigis tempon kaj spacon, kun akcento de rememoro pri paseo;

 

    La verso “Malnova laŭb' kun lastjara vetero” sciigis al ni, ke la tempo estas ripeta, ankaŭ la loko estas ripeta. En tia sengusta vivo kun monotona ripeto, la suno sinkas al okcidento. Kiam ĝi povos reaperi? Tio montris, ke la aŭtoro faras filozofian penson pri la valoro de homa vivo.

 

    La dua strofo skribis pri aktuala pejzaĝo, kun akcento de suspiro pri nuntempo.

 

    “Disfalas floroj en velkad' forsvena” esprimis senhelpecon dum la sunsubiro. “Floroj disfalas” sed “revenas la hirunda paro”. Tio povis doni iom da konsolo al la enuiga homa vivo. Tia medito ja enhavis ian vivfilozofion:

 

    Oni neniel povas malhelpi la forpason de ĉia bela afero, kiu certe forpasos laŭdestine. Tamen, dum forpasas iuj belaj aferoj, samtempe certe aperos aliaj belaj aferoj. Vivo neniam fariĝos vanta pro tia forpaso. Tamen la reapero de belaj aferoj ne estas tute sen ŝanĝoj. Ili estas nur “ŝajne konataj”. La kontemplado pri homa vivo en la poemo donis al ni filozofian inspiron kaj artan ĝuon.

 

    La versduo “Disfalas floroj en velkad' forsvena/ŝajne konatas hirundpar' revena” ĉiam ĝuis ŝaton ĉe legantoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments