Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Komentoj

Pakaĵ-kurieroj ŝanĝas Ĉinion

| 2014-12-30
Bookmark and Share


Pakaĵ-kuriero de la ĉina kurier-serva kompanio Shunfeng

 


Pakaĵoj kuŝas sur la konservejo de kurier-serva kompanio 

 

    Wang, 22-jara pakaĵ-kuriero, estas unu el dek milionoj da laboruloj en Ĉinio, kiuj ĉiujare eklaboras. "Mi laboras kiel pakaĵ-kuriero jam 3 jarojn kaj duono," li diris. "Dum la pasintaj tagoj mi disdonis 300 pakaĵojn ĉiutage kaj ne povis fini mian laboron ĝis la noktomezo. Kvankam mi komplete elĉerpiĝis, mia enspezo en tiu ĉi monato devas esti superinta la sumon de dekmil juanoj."

 

    Wang, sen bona eduka fono, simple venis al Pekino de sia hejmloko kaj komencis labori kiel laboristo por konstruado. Sed liaj gepatroj opiniis, ke tia laboro estas tre danĝera. Do poste li forlasis tiun laboron kaj eklaboris en kompanio de pakaĵ-kuriera servo. Li diris: "Mia amiko prezentis min al la nuna kompanio. Mi trovis, ke la salajro ĉi tie estas pli kontentiga ol tiu de la antaŭa laboro." Lia antaŭa estro ĉiumonate donis al li de 3 mil al 4 mil juanojn kaj liveris dormejon kaj manĝojn. Nun li povas gajni averaĝe inter 4 mil kaj 5 mil. La sumo grandiĝas se li pli diligente laboras aŭ dum la plej granda retvendado en la 11-a de novembro ĉiujara.

 

    En la ĉi-jara granda retvendado, la nombro de pakaĵoj liveritaj superis 500 milionojn kun la kresko je 50% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Tio signifas, ke el la 37% da ĉinoj aŭ 8% da homoj en la tuta mondo ricevis almenaŭ unu pakaĵon, kiu estis ekspedita de pakaĵ-kurieroj kiel Wang.

 

    Bona salajro kaj granda eblo de memprogreso estas la ĉefaj kialoj por tio, ke oni fariĝas pakaĵ-kurieroj. Por kompanioj de kurieraj servoj la nombro de kurieroj ankoraŭ ne sufiĉas, ĉar en la lastaj jaroj pakaĵoj pli kaj pli multiĝas. Laŭ statistiko de Nielson, fama kompanio pri merkataj esploroj, en la 3-a kvarono de la jaro 2014, la antaŭvidita dungiteco en Ĉinio iom kreskis, sed la kresko de la totala enlanda produkto-valoro de la lando samtempe estis nur 7.4%. Tio signifas, ke kvankam la ekonomia kresko falis, la dungiteco pligrandiĝis.

 

    Pan Jiancheng, vicdirektoro de la Centro por Observado kaj Analizado de la Ĉina Ekonomio de la Ŝtata Statistika Buroo, diris, ke tiu fenomeno markas ŝanĝiĝon de la strukturo de la ĉina ekonomio kaj la servaj industrioj fakte altiras pli multe da laborantoj ol la produktaj industrioj. "Antaŭ kelkaj jaroj, la kresko de la totala enlanda produkto-valoro je 1% povis multigi milionojn da laboruloj kaj lastatempe, ĝi povas multigi 1.5 milionojn," li diris.

 

    La 10-an de septembro dum la somera Davos-Forumo, la ĉina ĉefministro Li Keqiang diris dum la interparolado kun entreprenistoj, ke ĝis la fino de aŭgusto de la kuranta jaro, pliaj milionoj da homoj en la ĉinaj urboj kaj urbetoj trovis laboron, kaj jam plenumiĝis la plano de dungiteco por 2014. Ŝajnas, ke pakaĵ-kurieroj kiel Wang iom helpis lin por plenumi la celon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments