Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Ĉinaj manĝoj en diversaj lokoj (2)

| 2014-12-30
Bookmark and Share

    La kokaĵ-plado Kung Pao uson-stile

 


La kokaĵ-plado Kung Pao (dekstre estas la ĉina versio)

 

    Estas vaste konate, ke la kokaĵ-plado Kung Pao estas tradicia ĉina specialaĵo. Sed iam en la anglalingva Vikipedio troviĝis jena klarigo: "...la plado de dispecigitaj kokaĵoj frititaj kun peco de oranĝo aŭ oranĝsuko, zingibro, ajlo, koksupo, sukero, oleo, maiza faruno, salo kaj pipro, kun frititaj arakidoj kiel almetaĵo" -- tia kuir-maniero estas tiu praktikata nur en Usono. Feliĉe nun oni faris korektojn en la artikolo.

 

    "La kokaĵo de generalo Tso"

 


"La kokaĵo de generalo Tso" (sube estas la kokaĵo de McDonald's)

 

    La ĉefaj gustoj en la ĉinaj pladoj de Usono estas dolĉa kaj acida. La alia konata ĉina plado en Usono estas "la kokaĵo de generalo Tso" (General Tso's chicken). Por prepari ĝin oni metas dolĉ-acidan saŭcon sur frititajn pecojn de kokaĵo. Se la saŭco ne estus metita rekte sur la kokaĵon sed servita aparte, do oni sentus kvazaŭ gustumanta frititan kokaĵon de la krakmanĝejo McDonald's.

 

    La plado estas kreita de la taiwan-a kuiristo Peng Changgui laŭ sia hejmloka gusto en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝia gusto devas esti forta, acida, pika kaj sala -- ĝuste tipa gusto preferata de la homoj el la provinco Hunan, konata pro la pika gusto en suda Ĉinio. La nomo de la plado venis de la generalo Zuo Zongtang (generalo Tso) kiu estis ankaŭ hunan-ano. En la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento Peng Changgui laboris en restoracio ĉe la ĉefsidejo de UN en Novjorko, kaj la de li preparita plado altiris Henry Alfred Kissinger kaj Ieoh Ming Pei. Sekve ĝi famiĝis en Usono. Sed poste, por adaptiĝi al la lango de usonanoj, la gusto de la plado multe sanĝiĝis.

 

    Chopsuey

 


Chopsuey

 

    Origine, kiel ĉina plado en Usono Chopsuey devis konsisti el kuiritaj internaĵo kaj legomoj. Kaj ĝi estis manĝaĵo por ĉindevenaj laboristoj en la lando. Post kiam Li Hongzhang, la tiama ĉefministro de la dinastio Qing (1644-1911), vizitis Usonon en la jaro 1869, la usona socio interesiĝis pri la ĉina kulturo, kaj ankaŭ la plado altiris la atenton de usonanoj. Tiam oni forigis la internaĵojn el la plado kaj rearanĝis la guston por usonaj manĝantoj. Sekvante la rapidan urbanizadon de Usono komence de la 20-a jarcento, ĝi populariĝis en la lando. Antaŭ la 60-aj jaroj, Chopsuey eĉ estis "la" ĉina plado en Usono.

 

    Malsamaj "ĉinaj pladoj" estas ŝatataj de malsamaj homoj de malsamaj lokoj. Ĉirkaŭ la jaro 1990, Peng Changgui revenis al Hunan kaj malfermis filion de la novjorka restoracio. Sed, bedaŭrinde kaj samtempe nature, la pladoj kiuj plaĉis al usonanoj, inkluzive de "la kokaĵo de generalo Tso", ne estis ĝuindaj por la lokanoj. Pro tio baldaŭ la nova restoracio fermiĝis... "Tro dolĉa!", diris Hunan-anoj pri la pladoj de la restoracio.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments