El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Festivalo de Faruno" en Hispanio

| 2014-12-30
Bookmark and Share


Viro sin vestanta per militista uniformo kaj okulvitroj por sin protekti

 


Oni ĵetas ovojn en la batalo.

 

    En la lasta semajfino de decembro ĉiujare, okazas en la hispana urbeto Ibi la festivalo "Els Enfarinats", kiu laŭvorte signifas "farunaj viroj" kaj povas esti nomata Festivalo de Faruno. En la festivalo, viroj sin vestantaj per strangaj militistaj uniformoj batalas inter si. Iliaj armiloj ne estas pafiloj aŭ glavoj, sed fakte ovoj, farunoj kaj petardoj.

 

    Nur viroj, kiuj jam edziĝis, rajtas partopreni en la festivalo. Ili estas dividitaj en du grupojn, unu el kiuj kaptas iun membron de la alia grupo, kaj la anoj de la lasta grupo devas savi la kaptiton.

 

    Kun la historio de ĉ. 200 jaroj, la festivalo komenciĝis dum la epoko, kiam manĝaĵoj ankoraŭ estis porciumitaj kaj kiam oni ne povis satmanĝi. Nun la festivalo fariĝas bonfara aktivado por kuraĝigi homojn donaci monon por malriĉuloj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments