El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio: polic-aŭto faras vojon por helpi transporton de 38 malsanaj beboj

| 2014-12-31
Bookmark and Share

    La 29-an de decembro en la urbo Hangzhou en sudorienta Ĉinio, oni komencis transporti 38 grave malsanajn bebojn el la malnova tereno de la Infana Hospitalo sub la Medicina Fakultato de la Zhejiang-a Universitato al la nova.

 

    Konsiderante la trafikan situacion kaj survojan sekurecon, la hospitalo devis transporti la bebojn kelkope. La loka trafika policejo speciale sendis polic-aŭton por fari al ili vojon kaj garantii la sekurecon de la etaj malsanuloj.

 

    Post la pli ol 20-foja transportado kun la totala tempodaŭro de 12 horoj, ĉiuj beboj estis sukcese transportitaj al la nova tereno de la hospitalo, kaj daŭre ricevos kuracadon tie.

 

 


En la malnova tereno de la hospitalo, kuracistoj kaj flegistinoj movas sur la ambulancon la varmotenajn ŝranketojn kun la grave malsanaj beboj interne.

 


En la nova tereno de la hospitalo flegistinoj atendas ĉe lifto por porti la bebojn al novaj ĉambroj.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments