Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

Komuna prospero en malekvilibra situacio

| 2014-12-31
Bookmark and Share


Yang Lan interparolas kun Jim Yong Kim kaj Kaushik Basu

 

    En la aŭtuna jarkunveno de la Internacia Mona Funduso kaj la Monda Banko okazinta en Vaŝingtono, ĉina fama raportistino kaj televida program-gvidantino Yang Lan ĝin prezidis kiel la unua ĉina prezidantino de tiu ĉi evento. Tiam Yang interparolis kun Jim Yong Kim, prezidanto de la Monda Banko, kaj Kaushik Basu, gvida ekonomikisto, por diskuti kiel antaŭenpuŝi komunan prosperon en malekvilira situacio, kaj kiel la diferencoj inter la homoj riĉaj kaj la malriĉaj malhelpas la lastajn precipe en evoluantaj landoj strebi al siaj ŝancoj.

 

    Redukti la proporcion de la malriĉuloj al 3% en la jaro 2030

 

    En multaj evoluantaj landoj, la diferencoj inter la homoj riĉaj kaj la malriĉaj pli kaj pli grandiĝas kaj nuntempe ankoraŭ troviĝas miliardo da homoj en malriĉeco. Laŭ plano de la Monda Banko, ĝis la jaro 2030, la proporcio de la malriĉuloj malpliiĝu al 3%, aŭ 210 milionoj. Sed tiaj diferencoj ekzistas ne nur en evoluantaj landoj, sed ankaŭ en la evoluintaj. Basu montris ekzemplon, ke en la pasintaj dek jaroj, dum la riĉuloj en Usono ekhavis pli kaj pli grandan enspezon, la averĝa salajro en la lando kontraste malpliiĝis. La pli kaj pli grandiĝantaj diferencoj rememorigas al ni, ke la malegaleco en la enspeza distribuado ne devas esti neglektita.

 

    Evoluantaj landoj devas akceli la konstruadon de infrastrukturo

 

    Jim Yong Kim emfazis la gravecon de investoj en infrastrukturo. Li diris, ke la registaroj devas helpi tiujn, kiuj havas nenian posedaĵon per investoj en infrastrukturo: tiaj investoj povas krei laborŝancojn por tiuj homoj, kaj eventuale helpi ilin eliri el la malriĉega situacio. Oni ne povas dependi de la subenfiltriĝa efiko de la profitoj de la riĉuloj al la malriĉaj soci-tavoloj. Unuavice pligrandigi la enspezon de la malriĉuloj estas grava maniero por malgrandigi la diferencojn inter la riĉaj homoj kaj la malriĉaj. Plie, la konstruado de infrastrukturo jam elvokis bonajn eĥojn: ekzemple, la Internacia Mona Fonduso jam helpis konstrui ŝoseojn en malriĉaj regionoj, kie pro tio la averĝa enspezo grandiĝis je 70%.

 

    La transformiĝo de la ĉina ekonomio alportas portempan malfacilon

 

    Ĉinio nun estas en dilemo, ĉar unuflanke, la transformiĝo de la ekonomio povas kuraĝigi novigecon kaj altigi la produktan kapablon kaj aliflanke, tio havas influon al la labor-merkato, kie laboruloj kun malforta kapablo riskas perdi sian laboron. Pri tio Basu opinis, ke la transformiĝo alportas al Ĉinio grandan malfacilon, kiu tamen ne longe daŭros.

 

    Rilate al la trejnado de profesiaj kapabloj Jim Yong Kim diris, ke la registaro devas doni grandan atenton al investoj en edukado por stimuli novigon kaj plialtigi la produktivecon. Li diris: "Ni devas ne nur pligrandigi la kvanton de universitataj studentoj, sed ankaŭ helpi junulojn pri ilia profesia kapablo por tio, ke ili pli facile trovu laboron."

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments