El Popola Ĉinio>头条新闻>

Oficiale lanĉita retpaĝaro de Diaoyu-insularo

| 2014-12-31
Bookmark and Share


La hejmpaĝo

 

    Raportistoj informiĝis el la Ŝtata Oceana Administracio, ke en la 30a de decembro estis oficiale lanĉita la retpaĝaro de Diaoyu-insularo. La retpaĝaro estas funkciigata de la Nacia Centro de Maraj Datumoj kaj Informoj kaj havas la adresojn "www.diaoyudao.org.cn" kaj "www.钓鱼岛.cn".

 

    Sur la elstara loko de la retpaĝaro estas la deklaro pri baza vidpunkto de Ĉinio. Ĝi diras, ke Diaoyu-insulo kaj ĝiaj akcesoraj insuloj estas integra parto de la ĉina teritorio, kaj Ĉinio havas nedisputeblan suverenecon super ili. Antaŭ la tiel nomata "malkovro" de Diaoyu-insularo fare de Japanio, Ĉinio jam havis jurisdikcion super la insularo dum kelkaj jarcentoj.

 

    La retpaĝaro nun havas la ĉinan version, kaj baldaŭ havos la versiojn de la angla, japana, franca, germana, hispana, rusa, araba ktp.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments