El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lanĉita la APP "Qinqin-Pekino"

| 2015-01-04
Bookmark and Share

 

    Lastatempe estis oficiale lanĉita la APP "Qinqin-Pekino", kiu ĉiuflanke konigas Pekinon sur la interreto. Oni povas senpage elŝuti la programon en Apple App Store kaj instali ĝin.

 

    La lanĉo de la APP celas montri al fremdlandanoj en Pekino kaj al aliaj fremdlandanoj, kiuj lernas la ĉinan lingvon kaj atentas Pekinon, Pekinon en historio, kulturo, scienc-teknologio, novaj industrioj, modoj, loĝ-konveneco kaj en aliaj 18 flankoj.

 

    La APP "Qinqin-Pekino" estis kune lanĉita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Fremdlingva Eldonejo de Ĉinio. Ĝi kunfandis oportunecon de APP de movebla terminalo, ĝiajn facilan disvastigecon, interesecon en amuzaĵa formo kaj reagecon, enhavas plej novajn informojn pri disvolvado de Pekino kaj plej aŭtoritatajn donitaĵojn, montris aspektojn de Pekino kun aparta ĉarmeco en kulturo kaj eduko. La APP "Qinqin-Pekino" estas bonvenigitaj de ĉinoj kaj fremdlandanoj, kiuj atentas Pekinon kaj ŝatas ĉinan kulturon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments