El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ujgura kuko por dekmil homoj en suda Ĉinio

| 2015-01-04
Bookmark and Share


En la 3-a de januaro 2015 lokaj laborantoj helpas tranĉi la grandiozan kukon.

 


En la novjara ferio, Adil donas al urbanoj fortranĉitajn pecojn de la kuko.

 

    La 3-an de januaro okazis senpaga kaj interesa gustumfesto en Changsha, ĉefurbo de la provinco Hunan en suda Ĉinio. Por la nova jaro 2015, ujgura junulo Adil, kiu havas la renomon de "princo de la ujgura kuko", speciale faris grandan pecon da ujgura kuko kun siaj komercaj partneroj Jiang Jinya kaj Jiang Chunyang. La kuko havis la pezon de 1 007.5 kilogramoj kaj la diametron de 2.6 metroj -- la grandeco sufiĉus por dekmil homoj. Ili portis la kukon al la loko kie oni agadas por la festo kaj distranĉis ĝin por ke surlokaj urbanoj kune ĝuu la bongustaĵon kaj dividu la ĝojon de la nova jaro.

 

    La ujgura kuko estas speciala dolĉaĵo de la ujgura popolo konata kiel qiegaomatang. Kaj laŭ la tradicia maniero la kuko estis farita el nukso, karamelo, rosino, vinbera suko, sezamo, rozfloro, migdalo, jujubo kaj tiel plu.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments