El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konferencejo de APEK ĉe la insulo Yanqi akceptas vizitantojn

| 2015-01-04
Bookmark and Share

 

    Je la naŭa horo de la 1-a tago de la nova jaro la unua grupo el 30 turistoj sekve de interpretisto vizitis la internacian konferencan centron de la lago Yanqi kaj la ĉirkaŭan ĝardenon, kie okazis la kunveno de APEK antaŭ du monatoj. Tiutage la konferenca centro estis unuafoje malfermita al la publiko, kaj akceptis 400 vizitantojn. Raportisto informiĝis de ĝia administracio de ekologia disvolvado, ke la vizitoj por la tri-tagaj novjaraj ferioj jam estis tute menditaj.

 

    Unu bileto kostas cent juanojn. Por sekureco, la konferenca centro akceptas maksimume 400 vizitantojn ĉiutage, escepte de la lundo kaj de la mardo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments