Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA

| 2015-01-04
Bookmark and Share

    Turopintoj kaj turnopunktoj

 

    Ni esperantistoj ŝatas festojn. Mi aprezas tiun econ; ĝi montras ion gravan pri la spirito de la lingvo kaj movado, iajn vivoĝojon kaj dankemon, kiuj certe helpis al ni travivi la lastan defioplenan jarcenton.

 

    Tial estas taŭge malfermi ĉi tiujn jarmalfermajn pensojn per aludo al la 100-a Universala Kongreso, kiu post nur kelkaj monatoj bonvenigos homojn el la tuta mondo al Lillo, Francio. Tiu gaja evento estos ankaŭ la pinto de la Jaro Montevideo 60, okazo por prifieri diversmaniere nian sesdekjaran kunlaboron kun Unesko. Ambaŭrilate, ni havas multajn kaŭzojn por ĝojo, multajn kaŭzojn por dankemo. Pensu nur pri tio, kiom kreskis nia kulturo dum tiuj jardekoj, aŭ kiom pli tutmonda estas nia komunumo, ol ĝi estis en 1905!

 

    Temas do pri festa jaro, jaro animaltiga, kiun bele simbolas la Lilla turopinto en la kongresa emblemo. Sed atendas nin ankaŭ laboro, ĉar ni troviĝas ankoraŭ longe for de niaj revoj kaj aspiroj. Gravas ne nur agnoski la atingitajn pintojn, sed ankaŭ elserĉi la eblajn turnopunktojn, kiuj povus malfermi novajn ŝancojn por niaj lingvo kaj movado.

 

    Tiurilate indas noti, ke 2015 estos grava jaro por Unuiĝintaj Nacioj, kiam diversaj plurjaraj streboj (pri edukado, pri evoluigo, pri klimatŝanĝo) atingos sian kulminon. Interalie, la Jarmilaj Evoluigaj Celoj atingos sian limdaton kaj bezonos renovigon. Temas pri kolekto de la ĉefaj prioritatoj por la UN-sistemo kiel tuto; inter la Jarmilaj Celoj troviĝas i.a. la universaligo de baza edukado, la reduktado de infanaj mortoj kaj la provizado per pura trinkakvo. En la lastaj jaroj, la neceso interkonsenti pri novaj celoj post 2015 spronis vastan debaton pri la prioritataj direktoj de la evoluiga politiko, en kiu rolas konsideroj pri homoj rajtoj, daŭripovo, enurbiĝo, migrado, kaj aliaj nuntempaj tendencoj.

 

    Se ni rigardus dudek jarojn antaŭen, kiel oni klopodas fari nun en UN, kion ni ŝatus vidi? Sendube mondon, en kiu oni pli serioze traktas la defiojn de multlingveco. Mondon, en kiu Esperanto estas pli vaste rigardata kiel valora rimedo por kunlaboro kaj interkompreniĝo, kiel vojo al pli egalecaj kaj solidaraj rilatoj inter homoj el malsamaj landoj kaj kulturoj. Mondon, en kiu ni nombras la membrojn de UEA ne per miloj sed per centmiloj.

 

    Tiuj celoj estas interligitaj. Ne eblas atingi la lastan, sen progresi pri la aliaj. Tial UEA tiel insistas en la rondoj de UN pri lingvaj rajtoj, pri lingva egaleco, pri la protektado de malgrandaj lingvoj kaj kulturoj. Organizo, kiu flankenmetas tiajn demandojn, certe ne estos preta serioze konsideri la rolon de nia lingvo en la streboj por pli justa mondo.

 

    Nu, se ni rigardas la nunan debaton pri evoluigo, ne tuj troviĝas multaj kialoj por optimismo. Lingvo preskaŭ tute mankas kiel temo en la prepardokumentoj por la evoluigaj celoj post 2015. La fakto, ke tiuj dokumentoj aperis nur en la angla, estas plia signo de tiu malzorgo pri lingvaj demandoj. En la tuta kompleksa sistemo de UN, kun dekoj da diversfakaj branĉoj kaj organoj, ŝajne troviĝas neniu memkonscia ĉampiono de la multlingvismo, nek pledantoj por kohera lingvopolitiko bazita sur klaraj principoj kaj realisma analizo.

 

    Aliflanke, disvastiĝis la konscio, ke la ĝisnunaj evoluigaj modeloj estas mankohavaj, ĝuste ĉar ili ne traktas la profundajn radikojn de socia malegaleco, sed koncentriĝas al simptomoj (kiel ekzemple la manko de pura akvo, kiu ja estas ege grava, sed rezultas el historie kreskintaj strukturoj de ekonomia kaj ekologia maljusteco). Tiaj kritikoj venas ne nur de akademiaj esploristoj kaj funkciuloj de UN, sed ankaŭ de homoj en influaj pozicioj en la internacia politiko, ĉar ili vidas kion diras la raportoj kaj statistikoj. Do, kreskas la preteco konsideri sistemajn, strukturajn ŝanĝojn, eĉ se tio ankoraŭ ne etendiĝis al la lingva kampo.

 

    Por plene partopreni en tiaj diskutoj, tamen, ni esperantistoj devas esti simile malfermitaj al novaj ideoj, novaj perspektivoj. Se ni havas ion valoran kaj unikan por kontribui pri la lingva dimensio de la socia evoluo, aliaj movadoj povas nemalhaveble kontribui pri aliaj dimensioj. Ni ne imagu, ke "la lingva problemo" povos iam solviĝi aparte de aliaj gravaj demandoj. Fakte ne ekzistas unusola "lingva problemo", sed lingvaj aspektoj de tre multaj diversaj sociaj problemoj, al kiuj ni kiel esperantistoj povas rilati kun intereso kaj simpatio, sed kiujn Esperanto sola ne povas solvi.

 

    Do, kvankam mi komencis ĉi tiun mesaĝon parolante pri fiero, mi nun volas substreki la ekvilibrigan valoron de humileco. Ni havu memfidon, sed ne tro. Ni ne timu prezenti Esperanton kiel valoran rimedon por homa komunikado, kunlaboro kaj interkompreniĝo; aliflanke ni komprenu, ke ĝi devas trovi sian lokon en pli vasta strebaro por daŭripova estonteco. Se ni predikas dialogon, ni praktiku dialogon. Se ni serĉas la subtenon de aliaj, ni estu pretaj reciproke subteni ilin.

 

    Kie troviĝas la neŭtraleco en ĉio ĉi? Nu, tro ofte oni pensas, ke por esti neŭtrala oni devas agi tute sendepende kaj memcentre, kiel homo kun alta muro ĉirkaŭ sia domo, aŭ firmao, kiu okupiĝas nur pri la propra profito. Sed ni prefere kondutu kiel homo, kiu volas teni bonajn rilatojn kun ĉiuj najbaroj, kaj kiu investas parton de sia laboro por la bonfarto de la komunumo. Nuntempe, tiu komunumo tre evidente devas inkluzivi la naturon en ĝia plena diverseco. Do, al la homaj rajtoj kiel bazo por nia agado, ni devas hodiaŭ aldoni ekologian justecon, kune kun la zamenhofaj valoroj de toleremo, respekto kaj inkluziveco.

 

    En tiu spirito, mi deziras al ĉiuj esperantistoj justan kaj dialogo-plenan novan jaron!

 

Mark Fettes

(el UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments