El Popola Ĉinio>头条新闻>

4 nove elkovitaj nigraj cignoj aperis en Yuanmingyuan, Pekino

| 2015-01-05
Bookmark and Share


La cigno-gepatroj ludas sur la lago de la parko kun siaj 4 idoj.

 

    Lastatempe 4 nove elkovitaj nigraj cignoj kaj iliaj gepatroj montris sin en la parko de la Imperiestra Ĝardeno Yuanmingyuan en Pekino de Ĉinio. La birdo-familio altiris al si multajn urbanojn por spekti la ludadon kaj manĝadon de la amindaj cignetoj.

 

    Pekinanoj havas plenplenan amon al la cigna paro. Depost kiam la paro da nigraj cignoj alflugis kaj hejmiĝis sur la lago de la parko Yuanmingyuan en la jaro 2008, ili estis zorgataj kaj gardataj de multaj homoj. Sed en la jaro 2013 la maljuna cigna edzo subite forpasis pro malsano. Tiam la laborantoj de la parko urĝe petis novan cignon de la Pekina Zoologia Ĝardeno kaj samtempe forprenis la neelkoveblajn ovojn por savi la reston. Post multaj malfaciloj la nova paro finfine sukcese elkovis siajn idojn. La 4 cignetoj elkovitaj en la nova jaro estis la lastfoje naskitaj ovoj de la paro en la pasinta jaro.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments