El Popola Ĉinio>头条新闻>

Forpasis He Zhenliang, eksa membro de IOK

| 2015-01-05
Bookmark and Share


He Zhenliang

 


En junio 2001 Juan Antonio Samaranch, tiama prezidanto de IOK, gratulis al He Zhenliang (dekstre) pro la sukceso de Pekino en peto por la rajto kiel gastiganto de la Olimpikoj en 2008. 

 

    He Zhenliang, honora prezidanto de la Ĉina Olimpika Komitato, unu el la plej gravaj kontribuantoj por la peto kaj gastigo de la Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008, kaj eksa membro de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), forpasis en la posttagmezo de la 4a de januaro en Pekino en la aĝo de 86 jaroj.

 

    He Zhenliang naskiĝis en Wuxi, Jiangsu-provinco en la jaro 1929. En frua tempo li servis kiel franclingva interpretisto al tiamaj ĉina prezidanto Mao Zedong kaj ĉefministro Zhou Enlai. En la jaro 1952 kiel membro de la ĉina delegacio li ĉeestis la 15ajn Olimpikojn en Helsinko. En la jaro 1981 li estis elektita kiel membro de IOK, kaj poste li estis ĝia vicprezidanto. Li estis rigardita diplomato kaj pioniro de la ĉina sporto.

 

    Kiel atestanto de la avanco de sporto de la Ĉina Popola Respubliko al la mondo He Zhenliang servis kiel vicprezidanto de IOK, kaj dufoje estis deklaranto de la pekina peto por la rajto kiel gastiganto de olimpikoj, tial li estis unu el la plej gravaj personoj por la pekina peto.

 

    IOK esprimis profundan kondolencon pro lia forpaso. Thomas Bach, prezidanto de IOK, ordonis duonhisi la olimpikan flagon por tri tagoj ekde la 5a de januaro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments