El Popola Ĉinio>头条新闻>

Denove malfermita la "kortega sketejo" en la Somera Palaco en Pekino

| 2015-01-06
Bookmark and Share


Post 20 jaroj la "kortega sketejo" denove malfermiĝis al la plubliko.

 


Ludantoj ĝuas en la sekura zono ĉirkaŭita de la bariloj.

 

    La 3-an de januaro multaj vizitantoj de la Somera Palaco estis altiritaj de la ĵus malfermita sketejo kiu antaŭe estis speciala sketejo de la ĉina imperiestra familio. La vizitantoj ĝuis diversajn ludojn sur glacio por pasigi la lastan ferion de la novjaro. La sketejo estas sur la lago Kunming en la Parko de la Somera Palaco. Estas raportite, ke tiu ĉi estas ĝia unuafoja malfermo depost la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento.

 

    En la dinastio Qing (1644-1911) la kortego havis la tradicion de surglaciaj ludoj kaj militaj ekzercoj. En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la parko fojfoje malfermis la sketejon. Sed la akva surfaco de la lago Kunming estis tro vasta kaj aldone la klimato dum la lastaj jardekoj daŭre fariĝis varma. Pro tio pli kaj pli grandiĝis la danĝero kontraŭ sketantoj, malfaciligante la gardadon kaj la administradon de la sketejo. Tial la parko estis devigita fermi ĝin ĝis la kuranta jaro.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments