El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La Internacia Festivalo en Jülich de Germanio

| 2015-01-06
Bookmark and Share


Atentemaj aŭskultantoj de la ĉi-foja IF
 

    La Internacia Festivalo (IF) okazis en Jülich, Germanio, de la 27a de decembro 2014 ĝis la 3a de januaro 2015.

 


Kant-grupo en la internacia vespero
 

    Ĉi-foje al IF aliĝis 106 partoprenantoj el 18 landoj. Dum la interkona vespero oni renkontiĝis kvazaŭ la rondo familia. La "knajpo", t. e. taverno ofertis ĉiuvespere ĝis post la noktomezo vastan sortimenton de drinkaĵoj.

 


Ĉeforganizanto Hans Dieter Platz kun la familio kaj Liu Jun en novjara festo
 

    Oni babilis, brakumis kaj kisadis. Muzikistoj ludis gitaron, harmonikon kaj sporade eksonis kantoj plej vaste konataj.

 


Liu Jun, la edzino de la aŭtoro, dum ekskursa tago antaŭ la katedralo de Kolonjo
 

    La matena horo komenciĝis nur je la 10-a por seriozaj prelegoj. La ĉefa temo de la festivalo estis la transiro al novaj energioj, precipe en Germanio. Pri ĝi detale informis docento Alfred Schubert. Parto de la prelegoj dum IF fariĝis la 8-a Internacia Vintra Universitato (IVU) agnoskita kiel oficiala AIS-sesio. Do post ekzameniĝo eblis akiri AIS-atestiloj. Prof. Amri Wandel klarigis la teorion de relativeco per lumbildoj (oni festas ĝian 100-jaran datrevenon) kaj per matematikaj formuloj. D-ro Dieter Kleemann rakontis pri la historio de Japanio dum la periodo, kiam eŭropdevenaj katolikaj misiistoj lasis spurojn sur pluraj insuloj de Japanio.

 


La aŭtoro kaj lia ezino kun la kristnaska arbo en la IFejo
 

    Mikaelo Bronstejn revuis la miljaran evoluon en la ukraina teritorio -- kun konstante ŝanĝiĝantaj landlimoj kaj reĝimoj, kaj ŝajne eterne militantaj popoloj. Li titolis sian prelegon: Rusio kaj Ukrainio, la du ŝtatoj, ĉu frataj? La preleginto mem naskiĝis en Ukrainio, kaj pro profesio translokiĝis al Rusio.

 


Dum la novjara vespero en manĝejo
 

    Li ankaŭ prelegis per lumbildoj pri la kontribuo de rusaj kaj ukrainaj esperantistoj al nia literaturo. Li mem taksas ilian nivelon komparebla kun tiu de nacilingvaj literaturoj.

 


La aŭtoro ricevis atestilon de la Internacia Vintra Universitato
 

    Bashka Muhlemann el Svislando projekciis interesan bildrakonton de siaj vojaĝoj en Argentino antaŭ la UK. Foje ni estis kondukitaj al alta montaro kun altaj kaktoj en dezerta pejzaĝo -- foje al la fama akvofalego ĉe landlimo kun Brazilo.

 


Mikaelo Bronshtein, Liu Jun, Gila Wandel
 

    Ian Fantom ekster la oficiala programo faris pripensojn pri la kialo de la unua mondmilito. Ĉar li denaske loĝas en Britio, li aparte emfazis la rolon de la brita imperio en tiu terura okazintaĵo.

 


Dum gaja vespero en la "knajpo"
 

    La lastan tagon, la 3-an de januaro teknikisto Karl Breuninger rakontis pri sia vivo tiom ligita al la dua mondmilito. Arestita en Berlino, lia patro trude laboris en diversaj uzinoj en Sovet-unio, laŭ kontrakto de la venkintoj. Tio okazis pro la tiel nomata reparacio -- ĉar la nazia Germanio ja vaste detruis Sovet-union. La tuta familio povis reveni hejmen nur en la jaro 1958.

 


Kanto-grupo en la internacia vespero
 

    Dank' al helpo de lokaj esperantistoj, li revojaĝis al siaj iamaj loĝejoj -- kaj reamikiĝis kun tieaj kunloĝantoj, instruistoj, aŭ samklasanoj el rusa lernejo.

 


Post la danco de polonezo 
 

    La tradicia silvestra vespero disvolviĝis per germaneca disciplino. Ĉiu rajtis nur preni manĝaĵojn el bufedo laŭ vokita numero. Bonŝance mia numero estis anoncita unue. Post la manĝo polonezo (ronddanco) enkondukis la distran nokton, kaj ĉiuhore oni festis la noktomezon laŭ la horzonoj. Ĉiuj brakumis unu la alian abunde, tostis per ĉampanjo kaj interkisadis. La nokto finiĝis nur frumatene, kiam la lastaj dancintoj elĉerpiĝis.

 


Nokta observado de la ĉielo sub la gvido de prof. A. Wandel
 

    Post sia 31-a okazo bedaŭrinde finiĝis la tradicio de IF en Germanio. Laŭ la opinio de la multjara organizanto HDP -- Hans-Dieter Platz dum la sama periodo de la jaro konkurencas jam tro multaj Esperanto-aranĝoj en Germanio.

 


La ĉi-foja IFejo kun la E-flago
 

    Mi mem partoprenis IF-on 13 fojojn ĉiam kun granda ĝojo kaj plezuro. Tial mi malĝojas pro ĝia malapero.

 

(Raportis Dieter Rooke el Germanio)

Redaktoro : Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments