El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino prezentos gastigan raporton de la Vintraj Olimpikoj de 2022

| 2015-01-07
Bookmark and Share

 

 

    La 5-an de januaro la delegacio de la Pekina Komitato por Gastigo de la Vintraj Olimpikoj de 2022 ekveturis al Laŭzano por prezenti la gastigan raporton, en kiu oni skribis pri 14 aspektoj, inkluzive de la celo, organizado kaj gastigado. Ricevinte la raporton, la Internacia Olimpika Komitato sendos al Ĉinio taksteamon en marto por fari esplorojn en Pekino kaj Zhangjiakou, kune kun la antaŭa la lasta gastigos la Olimpikojn laŭ la plano.

 

    La delegacio estas gvidata de Liu Peng, prezidanto de la Ĉina Olimpika Komitato, kaj Wang Anshun, prezidanto de la Pekina Komitato por Gastigo de la Vintraj Olimpikoj de 2022. Ĝi prezentos la raporton en la 6-a de januaro laŭ la laŭzana tempo kaj havos laborkunvenojn kun la Internacia Olimpika Komitato. En la 31-a de julio ĉi-jare, en Kuala-Lumpuro la komitato fine decidos la gastigontan urbon de la Vintraj Olimpikoj de 2022 el inter Pekino kaj Almatio, urbo en Kazaĥio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments