El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Zhoushan-a dogano detruis 50 mil falsaĵojn de famaj markoj por protekti intelektan proprieton

| 2015-01-08
Bookmark and Share

    La 5-an de januaro la dogano de Zhoushan, urbo de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio, ĵetis 50 mil malkovritajn falsaĵojn de famaj markoj en fornon por ilin "ekologie forbruligi". Laŭ konservativa kalkulo, la rajtatencaj produktaĵoj povis transformiĝi en elektron de 3 mil kilovattohoroj.

 

    Ĉe la bruligejo vidiĝas skatoloj da ŝtopilingoj, elektro-ŝparaj lampoj, orel-aŭskultiloj, ole-segiloj, elektraj boriloj, tranĉmaŝinoj kaj aliaj. La detruitaj objektoj inkludis 11 specojn de produktaĵoj kiuj atencis la rajtojn de 12 alilandaj markoj, ekzemple PHILIPS, STIHL, BOSCH kaj ASTRA.

 


Laborantoj de la dogano diligente kontrolas kontraŭleĝajn varojn. 

 


La 50 mil rajtatencaj produktaĵoj estos kolektive forbruligitaj en la bruligejo. 

 

    La dogano celas defendi la rajtojn de koncernaj rajt-tenantoj de intelekta proprieto kaj fortimigi la kontraŭleĝajn falsistojn. Laŭ statistiko, dum la pasinta jaro la dogano malkovris 44 kazojn kaj kaptis 1 290 mil rajtatencajn varojn kun la valoro de ĉirkaŭ 1 830 mil juanoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments