El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekina kulturo en lernolibrojn

| 2015-01-08
Bookmark and Share

 

    Jam estis difinitaj la enhavoj de 500 ekzempleroj de provincnivelaj tradici-kulturaj eksperimentaj lernolibroj por elementaj kaj mezaj lernejoj en 25 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj, kaj ili estos eldonitaj antaŭ la fino de la kuranta jaro.

 

    Ĉar ĉiuj lokoj havas siajn proprajn kulturojn, la enhavoj pri historio, kulturo, folkloro kaj arto de ĉiuj lokoj estis aldonitaj en la antaŭajn lernolibrojn.

 

    Ekzemple al la pekin-versia lernolibro "Reguloj" por la unuajaruloj en elementa lernejo estis aldonita la parto "la historio de Pekino", kiu per bildoj kaj teksto priskribas historiajn ŝanĝiĝojn kaj urban stilon de Pekino. Al la lernolibro "Klerigo de Ritmo" estis aldonita la parto "la kulturo de pekinaj hutong-oj", kiu prezentas la hutong-an kulturon al infanoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments