El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj fakuloj partoprenas en serĉo de nigra skatolo

| 2015-01-08
Bookmark and Share

 

    La 6an de januaro serĉado de la kraŝinta aviadilo de la kompanio AirAsia iris en la sesan tagon, kaj estis trovitaj 39 kadavroj de la viktimoj.

 

    Petite de Indonezio la Ĉina Civil-Aviada Administracio sendis la unuan grupon el tri fakuloj al Indonezio matene de la 6a de januaro. Mao Yanfeng, sekciestro de enketo pri la aviadila akcidento sub la Aersekureca Oficejo de la Ĉina Civil-Aviada Administracio, diris al raportisto en la flughaveno de Ĝakarto, ke por serĉo de la nigra skatolo la fakuloj kunportas porteblan subakvan aŭskult-aparaton kaj telekomunikajn aparatojn uzeblajn en ŝipoj. Li diris, ke la signaloj povas esti elsendataj de la nigra skatolo je 37,5 kilohercoj sekunde, eĉ 30 tagojn post la aviadila kraŝo reduktiĝos la elektro de la nigra skatolo, tamen la serĉantoj ankoraŭ povas serĉi per flanka skano de sonradaro kaj aliaj rimedoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments