Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Mediprotektado

Ekologia turismo en Zixi

| 2015-01-08
Bookmark and Share


Bambuoj
 

    La gubernio Zixi situas ĉe la orienta flanko en la centra parto de Jiangxi-provinco en suda Ĉinio. En Zixi nun modas jena diraĵo: Ekologio povas manĝigi vin. Xu Guoyi, kompartia sekretario de la gubernio klarigis: "Tio estas la viveca metaforo pri 'ekologio kaj verda disvolvo' en nia gubernio. Detale dirite, ĝi inkludas du flankojn: protekto de la ekologia medio, subteno de la natura 'oksigeno-drinkejo'; efektivigo de riĉeco per disvolvo de la verda industrio."

 

    Bredado de kaproj, kultivado de fungoj kaj esplorado de granito estis tri ĉefaj industrioj de Zixi. Tamen la disvolvo detruis montojn, konsumis resursojn kaj malpurigis la medion. La gubernio do kun braveco retiris sin el tia-speca disvolvo.

 


Lago de Naŭ Drakoj

 

    Nun la arbaro en Zixi kovras 87.3 procentojn de la tuta areo de la gubernio, okupante la unuan lokon en la provinco, kaj estas konata kiel "gen-tenejo de bestoj kaj plantoj." "En Zixi tra la tuta jaro estas bona aero. Ni ĉiutage ĝuas la aeron de 'natura oksigen-trinkejo', kaj neniam maltrankviliĝas pri poluita fumnebulo," diris lokano.

 


Teraskampoj

 

    Enirante en la ekoturisman ĝardenon Jia'nan, oni sentas sin kvazaŭ enirinta en verdan mondon. En la 33-hektara ĝardeno apud monto troviĝas 26 specoj da legomoj kaj fruktoj, ekzemple kivoj, organikaj vinberoj... La mastro de la ĝardeno venis de Zhejiang-provinco. Li diris, ke li elektis tiun lokon, ĉar tie estas bonkvalitaj aero kaj akvo. Li diris ankaŭ, ke lastjare la vetero estis tre bona, kaj pro la abunda rikolto la enspezo de la ĝardeno superis dek milionojn da juanoj.

 


Pejzaĝo de la monto Dajue

 

    La monto Dajue estas la plej bona atestanto de ekoturismo en Zixi. "De junio ĝis oktobro ni estis okupitaj ĉiutage ĝis la oka horo vespere. En pinta periodo ni ĉiutage enspezis pli ol milionon da juanoj, kaj sen anticipa mendo vizitantoj ne povis trovi ĉambron por tranoktado." Pro la granda profito, baldaŭ estas efektivigota la dua projekto kun la investo de 408 milionoj da juanoj. Post kompletiĝo de la dua projekto vizitantoj povos ne nur ĝui plezuron el flosado, sed ankaŭ sperti diversajn erojn de la loka kulturo. En la pasintaj jaroj la nombro de vizitantoj al la monto Dajue kreskis averaĝe je 30%, kaj en la lasta jaro la nombro de la vizitantoj kalkuliĝis al 500 miloj. Tiuj kiuj okupiĝas pri ekoturismo en Zixi esperas duobligi la enspezon ĝis la jaro 2017.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments