El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina acipensero estis savita en Jiujiang, Jiangxi-provinco

| 2015-01-09
Bookmark and Share


Specialistoj de la loka instituto faras ekzamenon de la rara fiŝo.

 

    Iom post la 8-a horo de la 7-a de januaro 2015, la laboristoj, kiuj laboris sur la doko de la dua parto de la ponto sur Jangzio, savis ĉinan acipenseron (Acipenser sinensis) el la rivera akvo. La doko estas en la urbo Jiujiang de la provinco Jiangxi en suda Ĉinio. Laŭ la ekzameno fare de specialistoj de la Jiujiang-a Instituto pri Akvoprodukto, oni trovis ke ĝi estas plenkreskinta sovaĝa acipensero kun la longeco de 1.23 metroj, kaj videblas sur ĝia korpo negrava frotvundo. Post simpla surloka kuracado, oni transportis ĝin al la bazo de la instituto. Tie la specialistoj faros sekvan ekzamenadon kaj kuracadon kune kun fakuloj de la Ĉina Akademio de Sciencoj.

 

    Ĉina acipensero estas rara fiŝo unika al Ĉinio, vivanta ekde la antikveco. Ĝi aperis antaŭ 140 milionoj da jaroj, kaj nun estas nomata "vivanta fosilio en akvo". En la jaro 1996 pro la rareco ĝi estis enlistigita de la Internacia Unio por Konservado de Naturo kaj Naturaj Resursoj kiel unu el la plej minacataj kaj protektendaj bestoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments