El Popola Ĉinio>头条新闻>

Populariĝas la ĉina televida serio Imperiestrino de Ĉinio

| 2015-01-09
Bookmark and Share


Fan Bingbing en la ludo de la rolo Wu Mei

 


Fan Bingbing en la ludo de la rolo Wu Mei

 

    La ĉina televida serio Imperiestrino de Ĉinio estas populare rigardata en la tuta lando. Tiu ĉi alte atentata programo ricevis bonan takson de multaj homoj pro la majestaj scenejoj kaj unikaj vestoj kun la karakteroj de la antikva dinastio Tang. Plaĉas al la spektantoj ankaŭ la inspira rakonto pri fraŭlino Wu Mei.

 


La har-ornamaĵoj de tiu ĉi imperiestra edzino havas la pezon de 15 kilogramojn.

 

    Tiu ĉi televida serio temas pri la historio de Tang-dinastio en antikva Ĉinio. Ĝi ne nur priskribas famajn personojn en la historio, sed ankaŭ diskonigas optimisman filozofion per bona kvalito kaj inspira spirito. Fan Bingbing, la ĉefa aktorino de la programo, ludas la rolon de Wu Mei, kiu en la komenco de la filmo estas nur 12-jara kaj en la fino atingas la aĝon de 82 jaroj. Oni investis 300 milionojn da juanoj por produkti ĝin, en kiu laŭeble vere prezentiĝas la prospera socio, luksaj dekoracioj en la imperistra palaco kaj la vestoj, ornamaĵoj de la imperiestraj edzinoj.

 


Iu sceno de la programo

 

    Wu Mei, ankaŭ nomata Wu Zetian de posteuloj, estis akceptita kiel imperiestra edzino en la imperiestra palaco, en la aĝo de 14 jaroj. Kaj en la aĝo de 67 jaroj Wu Mei fariĝis la sola imperiestrino en la ĉina historio. Ŝi ĉiam havis fortan polikitan kapablon por elekti talentulojn kaj regi la landon antaŭ kaj post la surtroniĝo.

 

    La televida serio multe altiris atenton de televidaj stacioj el Azio, Eŭropo kaj Ameriko, kiuj planas aĉeti ĝin. Tio certe estas sukcesa ekzemplo de eksporto de la ĉina kulturo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments