Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Turismo

La plej belaj lokoj de Ĉinio en la vintro (I)

| 2015-01-09
Bookmark and Share


 




3-4 . Nebulprujna Insulo en Jilin

    En ĉiu vintro, la bordoj de la rivero Songhua estas ornamitaj de neĝo kaj fariĝas mondo de arĝentaj arboj kaj floroj. La nebulprujno de Jilin, la pejzaĝo de Guilin, la ŝton-arbaro de Yunnan kaj la Tri Gorĝoj de Jangzio ĝuas la renomon kiel la kvar naturaj mirindaĵoj de Ĉinio. La nebulprujno de Jilin pro ĝiaj dikeco kaj graciaj formoj estas unika en la mondo, kaj tio ŝuldiĝas al la apartaj geografiaj kaj meteologiaj kondiĉoj de la rivero Songhua kaj tiuj de la provinco Jilin. La kondiĉoj, kiuj ŝajne kontraŭdiras unu la alian, kreas belan nebulprujnon similan al disflorantaj floroj. La nebulprujno ne nur alportas belecon, sed ankaŭ freŝan kaj kvietan medion por la loĝado. (Foto de Wang Bing)

     1   2   3   4   5   6    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments