Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Komentoj

Zixi, la hejmo de panoj en Ĉinio

| 2015-01-09
Bookmark and Share

    En Zixi, montara gubernio en orienta parto de Jiangxi-provinco en suda Ĉinio, oni ne kultivas tritikon, nek havas fabrikon de faruno. La gubernio neniel estas frontlinio de produktado kaj konsumado de panoj. Ĝi tamen estas rigardata kiel la hejmo de panoj en Ĉinio. La Popola Ĵurnalo, la programo "Xiaocui Rakontas" de la Ĉina Centra Televida Stacio kaj aliaj amaskomunikiloj, inkluzive de diversaj kolumnoj de la gazetaro, raportis pri tiu gubernio.

 


Zixi-pano

 

    Inter 126 miloj da loĝantoj en la gubernio estas 40 mil bakistoj. Ili laboras en pli ol mil grandaj kaj mezgrandaj urboj en Ĉinio, kaj eĉ en Rusio, Vjetnamio, Birmo kaj aliaj landoj. La totala valoro de iliaj produktaĵoj ĉiujare egalas al pli ol 4 miliardoj da juanoj. Tio fariĝis mito de disvolviĝo de la gubernia ekonomio.

 


Trejnado

 

    En la jaro 1988 ekssoldatoj Zhang Xiewang kaj Hong Tao malfermis la unuan bakejon en alia parto de la urbo Yingtan, al kiu apartenas ankaŭ Zixi. Por tio li utiligis siajn sciojn kaj lerton akiritajn en la armeo, kaj tiel ekflamigis la fajreron de la panfarado de Zixi.

 


Montrado de panoj

 

    Kie troviĝas bakistoj el Zixi, tie estas varmaj hejmoj de bakistoj. Laŭ konigo de respondeculo de la Zixi-a Bakista Asocio, se homoj el Zixi volas malfermi bakejon en ajna urbo, ili nur bezonas viziti lokan bakejon posedatan de Zixi-ano, kaj paroli en la Zixi-a dialekto por pruvi sian devenon. Sekve la mastro de tiu bakejo donos al ili senkondiĉan helpon: ekzemple liveri manĝaĵojn, loĝejon ktp, kaj helpos ilin en elektado de sidejo de la nova bakejo, aĉeti krudajn materialojn kaj ekipaĵojn kaj aranĝi la bakejon. Se la novuloj ne havas sufiĉan kapitalon, la mastro ankaŭ etendos al ili helpan manon tiurilate.

 


En trejn-bazo de panfarado

 

    Zhong Qiwen, kompartia sekretario de la filio de la Bakista Asocio en Hangzhou, estas unu el tiuj bakejo-mastroj. Danke al siaj persisteco kaj honesteco li ĝuas bonan reputacion kiel bakisto en Hangzhou kaj posedas pli ol 60 bakejojn kun la marko "Zixi-pano" kaj centran fabrikon en kiu li investis pli ol 20 milionojn da juanoj. Kiel gvidanto de la Bakista Asocio en Hangzhou li senpage instruas novan teknikon al aliaj bakistoj, kaj konsilas al novaj aliĝintoj al la industrio kiel elekti sidejon kaj administri butikon.

 


Seminario pri bakado

 

    Zixi-aj bakistoj havas komunan devizon: fari la markon "Zixi-pano" pli bone konata!

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments