El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio konstruos la kvinan esplor-stacion en Antarktio

| 2015-01-09
Bookmark and Share


Kunlun-stacio en Antarktio

 

    Laŭ la retejo de la Ĉina Ministerio de Teritorio kaj Resursoj, la ĉina scienca ekspedicio 31a-foje atingis la insulon Nanyan de la regiono Viktorio en Antarktio. Tie ili faris bazan mapadon en la regiono Viktorio por starigi la kvinan esplor-stacion de Ĉinio en Antarktio.

 

    Post malŝarĝo ĉe Zhongshan-stacio, la ĉina esplor-ŝipo Xuelong veturis dum preskaŭ duonmonato kaj atingis la maron de la regiono Viktorio en la 26a de decembro 2014. La helikoptero KA32 sendis 13 esploristojn kaj 10 tunojn da materialoj al la insulo Nanyan en kelkaj fojoj. Atinginte tiun lokon, la esploristoj komencis la laboron.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments