El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Forpasis Kep Enderby, eksa prezidanto de UEA

| 2015-01-09
Bookmark and Share

    La 8-an de januaro 2015 forpasis Kep Enderby, aŭstralia esperantisto kaj eksa prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA), en la aĝo de 88. Li naskiĝis la 25-an de junio 1926.

 

    Profesie juristo, iam eĉ ministro kaj ĝenerala prokuroro

 

    Kep (Keppel) Enderby estis edukita en la Gimnazio de Dubbo, Nova Sud-Kimrio, Aŭstralio, kaj en 1944-1945 servis kiel trejn-piloto de la Reĝa Aŭstralia Flugarmeo. Post la dua mondmilito li studis juron en la universitatoj de Sidnejo (1946-1950) kaj Londono (1950-1954). Ekde 1950 li laboris kiel juristo en Londono, kaj ekde 1955 en Nova Sud-Kimrio. Depost 1955 li instruis juron en kolegio kaj poste ankaŭ en universitato. En 1970 li estis elektita al la Aŭstralia Parlamento kiel deputito de la Aŭstralia Labora Partio.

 

    De 1972 ĝis 1975 li havis postenon kiel ministro en pluraj funkcioj kaj/aŭ kiel ĝenerala prokuroro en la registaro gvidata de ĉefministro Gough Whitlam. Post la malvenko de la Labora Partio en la elektado de 1975, li denove laboris kiel juristo kaj ricevis la titolon Advokato de la Reĝino. De 1982 ĝis sia emeritiĝo en 1992 Enderby estis juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Nova Sud-Kimrio. La iama amatora golf-ĉampiono havis diversajn gravajn funkciojn en tutaŭstraliaj kaj regionaj juraj institucioj. Ekde 2003 li prezidis la regionan societon pri libervola eŭtanazio.

 

    Malfrua sed riĉ-rikolta - esperantista kariero

 

    Kep Enderby iam rakontis, ke lia onklo estis esperantisto, delegito de UEA kaj de la Internacia Esperanto-Ligo. Tamen "la esperanta geno", esprimo kiun li mem uzis iom humure, vekiĝis relative malfrue en lia vivo: li lernis Esperanton en 1987 kun la helpo de la aŭstralia diplomato Ralph Harry. De 1992 ĝis 1997 li estis prezidanto de la Aŭstralia Esperanto-Asocio. Kiel prezidanto de la Loka Kongresa Komitato li gvidis la organizadon de la 82-a UK en Adelajdo (1997).

 

    Dum kvar oficperiodoj, de 1992 ĝis 2004, li estis membro de la Komitato de UEA. En 1998 Enderby estis elektita kiel prezidanto de UEA, kaj plenumis tiun funkcion ĝis 2001. De 1996 ĝis 2002 li estis prezidanto de la Esperanta Jura Asocio. En la voĉdonado de la revuo La Ondo de Esperanto li estis proklamita "la Esperantisto de la Jaro 1999". En 2004 li estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

 

    Kiel prezidanto de UEA Kep Enderby elstarigis en siaj paroladoj kaj artikoloj la gravecon de la laboro por la homaj rajtoj. Li pledis ankaŭ por pli proksima kunlaboro inter UEA kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, aparte la Sennacieca Asocio Tutmonda, kies fervora membro li estis.

 

(el Gazetara Komuniko de UEA kaj aliaj fontoj)

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments