El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio: Ski-karnavalo subtenas gastigon de vintraj Olimpikoj

| 2015-01-12
Bookmark and Share

 

    La 10an de januaro en la monto Jundu en Pekino malfermiĝis karnavalo de publika skiado. Ski-amantoj subtenis la pekinan peton pri la rajto de organizo de la vintraj Olimpikoj en la jaro 2022 per ŝnurtira konkurso sur neĝo, hurdoskiado kaj aliaj ludoj.

 

    La evento, kunaranĝita de la Pekina Sporta Federacio kaj la Sporta Asocio de Centraj Ŝtataj Organoj, estas unu el la aktivaĵoj "ĝoja neĝ-sezeno de pekinanoj". Temas pri "glaci-neĝa sporto kaj subteno al la peto de gastigo de la Vintraj Olimpikoj far Pekino". La aktivaĵo daŭras de la pasinta decembro ĝis la venonta februaro. Dume en la tuta urbo okazas ĉirkaŭ 50 eventoj, kaj 20 skiejoj kaj endomaj sketejoj estas malfermitaj al la publiko, kaj laŭ antaŭkalkulo en ili partoprenos tri milionoj da homoj/fojoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments