El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bildstrioj helpis surdamutan akuŝantinon

| 2015-01-12
Bookmark and Share

 

 

 

    Tagmeze de la 5a de januaro helpanto de anestezisto Yao Xiang el Rongjun-hospitalo en Hunan-provinco ricevis kriz-avizon, ke 27-jara surdamuta akuŝantino en la hospitalo bezonas cezaran operacion. Tamen pro nesciado de manlingvo kuracistoj ne povis komunikiĝi kun la akuŝantino dum la operacio. Yao, kiu ŝatas pentri bildstriojn de la infaneco, havis bonan ideon. Li pentris la procezon de la operacio per bildstrioj kun simplaj vortoj por klarigo. Kompreninte la operacian procezon per la bildstrioj, la akuŝantino fariĝis trankvila. La operacio estis sukcesa, kaj naskiĝis 3,5-kilograma bebo. Nun la patrino kaj la bebo estas bonfartaj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments