El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang sendis gratulmesaĝon al la novelektita sirlanda ĉefministro

| 2015-01-12
Bookmark and Share


Laniero Wickremesinghe 

 

    La 11-an de januaro la ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis gratulmesaĝon al Laniero Wickremesinghe, kiu estis elektita kiel la nova ĉefministro de Srilanko.

 

    En la mesaĝo Li Keqiang diras, ke Ĉinio kaj Srilanko estas tradicie amikecaj najbaroj, kaj la du landoj baldaŭ festos la 58-jariĝon de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter si. Inter la du landoj, okazas intimaj interŝanĝoj je diversaj soci-tavoloj, la kunlaboro sur diversaj terenoj estas frukto-donaj kaj la amikeco inter la du popoloj senĉese intimiĝas.

 

    La ĉina registaro donas grandan atenton al la disvolviĝo de la rilatoj kun Srilanko kaj volas, surbaze de reciproka respekto kaj egala traktado, ĉiam antaŭenigi la dulandan partnerecon por strategia kunlaboro kaj feliĉigi la popolojn de la du landojn kaj realigi komunajn profiton kaj gajnon.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments