El Popola Ĉinio>头条新闻>

Trovita la unua nigra skatolo de la aviadilo QZ8501

| 2015-01-12
Bookmark and Share


La 9-an de januaro indoneziaj mararmeanoj dum elakvigo de la aviadila vosto sur la maro Java

 

    Laŭ informo el alilanda amaskomunikilo, indonezia respondeculo pri serĉo de la aviadilo QZ8501 de AirAsia diris, ke Indonezio elakvigis la unuan nigran skatolon, registrilo pri donitaĵoj de la flugado.

 

    Antaŭ tio iu supera oficisto de la Ministerio de Transporto de Indonezio diris: "Iuj subakvistoj trovis la nigran skatolon." Li diris ankaŭ, ke oni ankoraŭ ne povis tuj elakvigi la skatolon, ĉar ĝi estis sub la vrako de la aviadilo.

 

    Laŭ la unuapaŝa analizo de meteologia buroo de Indonezio, la aviadilo falis pro malbona vetero. Post trovo de la nigra skatolo oni povos koni la kialon, kiu kaŭzis la falon de la aviadilo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments