El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis manifestacio kontraŭ terorismo en Parizo, Francio

| 2015-01-12
Bookmark and Share


La publiko kolektiĝas en Parizo antaŭ la komenco de la manifestacio kun indigno kontraŭ terorismo.

 


Ŝtatestroj de diversaj landoj paŝas man-en-mane kun la familianoj de la viktimoj kaj manifestaciantoj. 

 

    La 11-an de januaro okazis kontraŭ-terorisma manifestacio en Parizo, Francio. En ĝi partoprenis François Hollande, la prezidento de Francio, kaj ankaŭ multaj ŝtatestroj de aliaj landoj. Ili esprimis respekton al la mortintoj kiuj falis sub la kugloj de teroristoj lastatempe. La manifestacio ricevis subtenon kaj eĥojn en multaj landoj. En ĝi persone partoprenis la germana kanceliero Angela Merkel, la brita ĉefministro David Cameron, la israela ĉefministro Benjamin Netanyahu, la palestina prezidento Mahmoud Abbas, kaj la rusa ministro pri eksteraj aferoj Sergei Lavrov. La usona prezidento Barack Obama sendis sian ĝeneralan prokuroron Eric Himpton Holder por lin reprezenti.

 

    Krom la grandioza manifestacio en Parizo, ankaŭ en multaj urboj en Francio kaj en aliaj landoj okazis manifestacioj por subteni la parizan eventon: ekzemple en Sidnejo, Tokio, kaj Novjorko.

 

    Xi Jinping, la prezidanto de Ĉinio, la 8-an de januaro sendis al Hollande konsolan telegramon, en kiu li forte kondamnis la terorisman agadon kaj esprimis sinceran simpation al la vunditoj kaj familianoj de la viktimoj, kaj profundan senton de funebro al la mortintoj.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments